From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tropika delfeno aŭ Longbeka ordinara delfeno (Delphinus capensis) estas specio de komuna delfeno. Ĝi havas pli limigitan teritorion ol la Mallongbeka ordinara delfeno (D. delphis), nome la alia specio en la genro. Ĝi havas disan teritorion en marbordaj areoj en tropikaj kaj pli varmomoderaj oceanoj. Tiu teritorio inkludas partojn de okcidenta kaj suda Afriko, multon de okcidenta Sudameriko, centra Kalifornio al centra Meksiko, marborda Peruo, areojn ĉe Japanio, Koreio kaj Tajvano, kaj eble ĉe Omano.[1][2] Vagantoj estis registritaj tiom for norde kiel ĉe Vankuvera Insulo. Ili vivas en neprofundaj, pli varmaj akvoj ĉe la marbordo. Ili vivas ankaŭ en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.[3]
Tropika delfeno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La Tropika delfeno estas mez-granda delfeno, pli malgranda ol la pli amplekse konata botelnaza delfeno. Plenkreskuloj varias inter 1.9 kaj 2.5 m de longo, kaj gamas peze el 80 al 235 kg, kvankam gamo inter 80 kaj 150 kg estas pli ofta.[4] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj.[4] La kolormodelo en la korpo estas malofta. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blanka, dum ambaŭflanke estas bildo kvazaŭ de akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭe kaj malhlegriza dorse.[5] Tiu specio havas ankaŭ rondoforman melonon sur la pinto de siaj kapoj uzata por eĥolokigo.[6] Ĝi havas longan, fajnan bekon kun 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo.[7] Ili havas pli da dentoj ol ajnaj aliaj delfenedoj.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.