From Wikipedia, the free encyclopedia
Sinjoro David Frederick Attenborough (naskiĝis la 8-an de majo 1926 en Londono) estas dokument-filmisto pri bestoj, natura historio kaj antropologio.
Attenborough lernis ĉe „Wyggeston Grammar School for Boys” en Leicester kaj poste en „Clare College”, Universitato de Kembriĝo, kie li akiris sciencan gradon en naturaj sciencoj.
Li alpaŝis la Reĝan mararmeon en 1947 kaj post dujara servo, li laboris en publikiga kompanio, poste ĉe BBC en 1952. Li laboro pri naturaj aferoj komenciĝis en 1954 kun la serio Zoo Quest.
Ekde 1965 ĝis 1968, Attenborough estis kontrolisto de BBC2. Ekde 1969 ĝis 1972, li estis Televida Direktoro de BBC pri Programoj (respondecante pri ambaŭ BBC1 kaj BBC2. En 1972, li rezignis la postenon kaj reiris al programprodukto.
Li enkondukis la programerojn Match of the Day, Pot Black, The Likely Lads, Not Only... But Also, Horizon, Man Alivev, Masterclass, The Forsyte Saga, The Old Grey Whistle Test kaj The Money Programme.
Plej grava laboro de Attenborough estis la Seriaro Vivo (angle: Collection Life), kiu estas komponita de la programserioj Life on Earth, The Living Planet kaj Trials of Life. Tiuj elsendoj ekzamenas la mondajn organismojn el la vidpunkto de taksonomio, ekologio.
Kiel aldono al tiuj serioj, li prezentis ankaŭ The Private Life of Plants, Life in the Freezer, The Life of Birds, The Blue Planet (pri la vivo en la oceanoj) kaj The Life of Mammals. En 2003 li laboris pri The Life of Insects.
Li ricevis pro sia laboro multajn distingojn, interalie la kavalirecon.
Kelkaj kreistoj uzis laboraĵojn de Attenborough por siaj argumentoj, sed li respondis jene per ekzemplo: mi ne kredas ke ekzistas tia Dio, kiu kreintus vermon, kiu blindigas afrikanon, enpenetrante ties okulglobojn.
Multaj verkoj fare de li, akireblaj sur videokasedo aŭ DVD:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.