From Wikipedia, the free encyclopedia
En statistiko kaj informadiko, la termino datumarego (angle big data, laŭvorte «granda datumaro») estas termino, kiu indikas kolekton da datumoj karakterizataj per tri fundamentaj konceptoj: amplekso, rapideco kaj diverseco. Pro siaj karakterizaĵoj, tiaj datumkolektoj bezonas altnivelajn statistikajn kaj komputajn metodojn kaj analizajn teĥnologiojn por ekstrakti valoron aŭ scion[1]. En la datum-scienco, la termino estas uzata por indiki la kapablon analizi, eltiri informojn, kaj rilatigi grandegan kvanton da heterogenaj (kaj strukturitaj, kaj senstrukturaj) datumoj; la analizo celas malkovri korelacion inter malsamaj (pasintaj aŭ estantaj) fenomenoj kaj antaŭdiri la estontajn. Grandegaj datumoj povas esti uzataj por diversaj celoj, inkluzive mezuri la agadon kaj la rendimenton de organizo, aŭ analizi komercan procezon[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.