La vivo de aliuloj (Das Leben der Anderen) estas germana filmo de la jaro 2006 kiu estis la ekkariero de Florian Henckel von Donnersmarck kiel scenaristo kaj reĝisoro. La agado de la filmo okazas en Orienta Berlino dum la lastaj jaroj de ekzistado de la GDR kaj montras la kontrolon plenumitan de la sekreta polico (Stasi) sur la intelektaj etosoj. Ĝiaj protagonistoj estas ludataj de Ulrich Mühe, Sebastian Koch, Martina Gedeck kaj Ulrich Tukur.
La vivo de aliuloj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Das Leben der Anderen |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 15 mar. 2006, 23 mar. 2006 |
Ĝenro | filma dramo, suspensa filmo, politika suspensa filmo |
Kameraado | Hagen Bogdanski |
Reĝisoro(j) | Florian Henckel von Donnersmarck |
Produktisto(j) | Quirin Berg • Max Wiedemann • Florian Henckel von Donnersmarck |
Scenaro | Florian Henckel von Donnersmarck |
Filmita en | Berlino |
Loko de rakonto | Orienta Berlino |
Muziko de | Gabriel Yared • Stéphane Moucha |
Rolantoj | Ulrich Mühe • Sebastian Koch • Martina Gedeck • Ulrich Tukur • Thomas Thieme • Herbert Knaup • Bastian Trost • Werner Daehn • Hans Uwe Bauer • Volkmar Kleinert • Matthias Brenner • Charly Hübner • Hinnerk Schönemann • Martin Brambach • Volker Michalowski • Gitta Schweighöfer • Ludwig Blochberger • Paul Faßnacht • Hildegard Schroedter • Kai Ivo Baulitz • Inga Birkenfeld • Paul Maximilian Schüller • Hubertus Hartmann • Marie Gruber • Gabi Fleming |
Produktinta firmao | Wiedemann & Berg Television Bavara Radio Arte Creado Film |
Honorigoj | Central Ohio Film Critics Association Award for Best Foreign Language Film • Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo |
IMDb | |
La filmo estis premierita en Germanio la 23an de marto 2006. Ĝi ricevis diversajn premiojn inter kiuj sep Deutscher Filmpreis (Premioj de la germana kinarto) kaj pli ol kvindek internaciajn premiojn, inter kiuj elstaras la Oskar-premio al la plej bonkvalita filmo neanglalingva en 2007, la BAFTA al la plej bonkvalita filmo neanglalingva, la Cesar al la plej bonkvalita eksterlanda filmo aŭ la Premioj de la Eŭropa Kinarto al la plej bonkvalita filmo kaj al la plej bonkvalita aktoro.
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2017-07-25) Vivo de aliuloj – simpleca, sed pensiga historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-07-25. Alirita 2017-07-25. (recenzo pri la filmo)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.