Remove ads
itala esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Daniele MARIGNONI [marinjoni] (naskiĝis la 1-an de januaro 1846; mortis la 28-an de januaro 1910 en Crema, Lombardio) estis itala doktoro pri juro, stenografo, eksvolapukisto kaj esperantisto.
Daniele Marignoni | |
---|---|
Daniele Marignoni en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1846 en Crema |
Morto | 28-an de januaro 1910 (64-jaraĝa) en Crema |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1910) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 589 |
la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890, kiu ankaŭ enhavas la unuajn vortaretojn Esperanto-itala kaj itala-Esperanto.
Li loĝis ĉiam en Crema kaj vojaĝis ofte eksterlande. Li ekkonis la ekziston de esperanto dum vojaĝo al Parizo kaj tuj decidis lerni ĝin en 1888 kaj en 1890 li jam eldonis la unuan gramatikon en itala lingvo. kun la itala titolo: La unua gramatiko de esperanto, la plej oportuna internacia lingvo - IT Esperanto, ossia la più pratica delle lingue internazionali.
Marignoni partoprenis la Unuan Universalan Kongreson en 1905, al Boulogne-sur-Mer (Francio). Li estis membro de la Lingva Komitato .
Li multe korespondis perletere kun esperantistoj interalie kun Zamenhof kaj finance kontribuis al la itala esperantista movado.
Li estis entombigita en la tombejo de lia naskiĝurbo, Crema. La 11-an de junio 2005, danke al interesiĝo de Itala Esperanto-Federacio, liaj restaĵoj estis transmovitaj al la funebra templeto kiu arigas la restaĵojn de la plej elstaraj urbanoj; sub lia nomo, naskiĝdato kaj mortodato ankaŭ aperas verda stelo.[1]
La 22a de decembro 1956 ĉe la ŝtata Komerca Profesia Istituto [2] de strato Melzi d'Eril en Milano, estis dediĉita marmotabulon al Daniele Marignoni. En klostro marmoŝtono rememorigas lin per tiuj skribaĵoj: "A Daniele Marignoni, che primo introducendo in Italia lo studio dell'esperanto, lingua universale, offrì agli uomini di buona volontà un efficace mezzo per meglio conoscersi ed affratellarsi, docenti ed alunni dedicano". Tio okazis dank'al strebado de ĝia rektoro Leandro Taccani (1901-1993) , esperantisto. Nuntempe la mezlernejo nomiĝas IISS Marignoni-Polo, post unuiĝo de mezlernejo D. Marignoni kaj alia Marco Polo (eks Stendhal/Voltaire).
En 1970 la urbo Crema dediĉis straton al li (via Daniele Marignoni).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.