kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
"Damaskanono aŭ C13H18O estas serio da intime rilatitaj kombinaĵoj konsistanta je variaĵo da esencaj oleoj. La damaskanono apartenas al la familio de la ketonoj, kiu ĝiavice inkludas la "damaskonojn" kaj "iononojn". Beta-damaskonono estas la ĉefa kontribuanto por la rozodoro, malgraŭ ĝia malalta koncentriĝo, kaj estas grava kemia ingredienco en la fabrikado de parfumoj kaj kiel gustiganto.
Beta-damaskanono | ||
Plata kemia strukturo de la Damaskanono | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Damaskanono | ||
Damaskanono estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Rosa damascena[1] | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 23726-93-4 | |
ChemSpider kodo | 4517997 | |
PubChem-kodo | 5366074 | |
Merck Index | 15,2808 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flava aŭ palflava likvaĵo kun agrabla rozodoro | |
Molmaso | 190,286 g·mol-1 | |
Denseco | 0,926g cm−3 | |
Fandpunkto | 116°C-118°C | |
Bolpunkto | 275,6°C[2] | |
Refrakta indico | 1,4957 | |
Ekflama temperaturo | 108 °C[3] | |
Solvebleco | Akvo:0,012 g/L [4] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R11 [5] | |
Sekureco | S07 S16 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H317, H411 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P321, P332+313, P333+313, P362, P363, P391, P501[6] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Damaskanono estas terpena ketono, gustigaĵo en fruktoj, mielo, vino kaj biero. La damaskanono estas derivita el la degradigo de la karotenoidoj. Damaskanono estas palflava likvaĵo kun agrabla odoro je rozo, nesolvebla en akvo sed solvebla en etanolo.
Tri rapidbolaj kunmetaĵoj estis identigitaj en la vino, nome, beta-damaskanono, resveratrolo, kaj beta-iononoj. Iliaj originoj ankoraŭ submetiĝas al eksperimentoj. Plejmulto el la studemuloj defendas ke multaj el tiuj substancoj produktiĝas per degradiĝo de karotenoidoj, kiel oni povas konstati per varmigo de la beta-karoteno.
Ĉi-varmo-degradiĝo povas okazi ekde vinoj faritaj el vinbersukoj pasteŭrigitaj. Strauss kaj liaj kolegoj observis signifoplenan altigo de la damaskanono en la vinbersuko post varmigado. Damaskanono kaj beta-ionono estis identigitaj en la suko de vitis vinifera kaj Ŝardoneaj vinberoj en signifaj kvantoj kiam komparitaj kun aliaj variaĵoj.
Strauss kaj liaj kolegoj elmontris ke certaj ketonoj povas produktiĝi per acida hidrolizo el frakcio da vinbersukoj enhavantaj glukozidaj derivaĵoj de unuterpenaj substancoj. Alia malkovro farita de la sciencistoj estas ke la malpliigo de damaskanonoj okazas dum stokado, sed ili ne donis klarigon pri la demando.
Eblaj antaŭaĵoj de la beta-damaskanono | |||||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.