Dainik Jugasankha
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dainik Jugasankha [dainik jugaŝanka], ankaŭ transliterata Dainik Yugashankha, (bengale দৈনিক যুগশঙ্খ) estas taggazeto eldonata samtempe de Kolkato, Guvahati, Silĉar, Siliguri kaj Durgapur, en ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato. Kun cirkulado de ĉirkaŭ 150 000 kopioj, ĝi estas inter la dek plej legataj ĵurnaloj en Asamio.[1]
Dainik Jugasankha | |
periodaĵo • gazeto | |
---|---|
Speco | Taggazeto |
| |
Lando | Barato |
Establodato | 1950 |
| |
Retejo | jugasankha |
Historio
La gazeton Dainik Jugasankha fondis Barta Bagirat Baidjanat Nat, aŭ Baidjanat Nat, en 1950, kaj ĝi estis eldonita de Silĉar. La ĵurnalo kreskiĝis dum la 21-a jarcento, kaj ekeldonis de Guvahati ekde 2000 kaj poste de Dibrugar en 2006. Meze de 2015, la eldono de Kolkato de Dainik Jugasankha estiĝis. En 2016, Jugasankha ekeldonis eldonon el Siliguri.[2][3] Ekde 2019, la eldono de Dibrugar fariĝis nur presata eldono kaj la eldono de Durgapur estiĝis.
Literatura premio
La grupo Dainik Jugasankha starigis ĉiujaran literaturan premion por la bengala lingvo, nome Jugasankha Sahitya Puraskar, kiu estas priskribita kiel prestiĝa; ĝi komencis kun premioj por ĵurnalistoj en 2013.[4]
- Literatura premio de 2014: Svarnali Bisvas Bataĉarĝi
- Literatura premio de 2013: Atin Das, poeto kaj eksa redaktoro de Dainik Jugasankha[4]
- Literatura premio de 2012: Uŝaranĝan Bataĉarĝi[5][6]
- Literatura premio 2011: d-ro Topodir Bataĉarĝi, eksa vickanceliero de la Universitato de Asamio, Silĉar.
- Literatura premio de 2010: Bikaŝ Sarkar[7]
Aliaj agadoj
Dainik Jugasankha subtenas sportajn aktivecojn. La Premio Jugasankha financas la «Tasan Futbalan Turniron» (starigita en 2005) kaj la Premio de la rememoriga Trofeo de Baidyanath Nath financas la Kriketan Turniron (starigitan 2001). Ĉi tiuj estas du interlernejaj sportaj turniroj kiuj estas organizataj de DSA, Silĉar.
Referencoj
Eksteraj ligoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.