Durgapur
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Durgapur (bengale দুর্গাপুর) estas metropolo kaj industria urbo en Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio.
Durgapur | |
Metropolo kaj industria urbo | |
Fabriko en Durgapur | |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Okcidenta Bengalio |
Situo | Durgapur |
- alteco | 65 m s. m. |
- koordinatoj | 23° 33′ 00″ N 87° 19′ 00″ O (mapo) |
Areo | 154 km² (15 400 ha) |
Loĝantaro | 543 922 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 713 201 |
Telefona antaŭkodo | 343 |
Aŭtokodoj | WB-39, WB-40 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Durgapur | |
Retpaĝo: durgapurmunicipalcorporation | |
Portalo pri Barato | |
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 566 517 loĝantoj sur areo de 154,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 674 loĝantoj/km².
Durgapur etendiĝas sur ebenaĵo en nord-orienta parto de la lando. Kolkato troviĝas 160 km.
Komenca historio de Durgapur estas nebula, supozeble potencaj imperiestroj ragadis tie. La Brita Orienthinda Kompanio akiris la lokon en 1760. En la 19-a jarcento la fervoja trako krucis tiun lokon, kie estis nur malgranda stacio. Post la sendependiĝo usonanoj planis industrian urbon kaj Durgapur abrupte evoluis. La plej grava industriaĵo estis prilaborado de ŝtalo. Komence de la 21-a jarcento la plej modernaj teknologioj estas uzataj.
Flughaveno funkcias iom for en alia proksima urbo. Pro la industrio Durgapur havas bonajn kontaktojn vagonare al la ĉirkaŭaĵo.
En Durgapur la averaĝa temperaturo estas en somero 32 °C, kiu falas dum vintro al 20 °C. Foje somere oni mezuris preskaŭ 50 °C-ojn. Inter julio-septembro plej ofte pluvas. Vintro daŭras inter novembro-februaro. Poste tropikaj ŝtormoj sekvas ĝis majo.Dum oktobro estas aŭtuno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.