Daidzeino, (4',7-duhidrokso-izoflavono) aŭ C15H10O4 estas natura izoflavono okazanta preskaŭ ekskluzive en sojfaboj kaj aliaj legomoj. Ĝi estas flava solidaĵo nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholo, "dumetila formamido", DMSO kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Daidzeino nuligas la efikojn de la liberradikaloj kaj inhibas la maljunigajn procezojn de la ĉeloj.[7]
Daidzeino |
|
Plata kemia strukturo de la Daidzeino |
|
Tridimensia kemia strukturo de la Daidzeino |
|
Daidzeino estas flava antioksidigaĵo trovata en plantoj tia kia la Glycine max[1] |
|
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la izoflavonoj. |
Kemia formulo | C15H10O4 |
CAS-numero-kodo | 486-66-8 |
ChemSpider kodo | 4445025 |
PubChem-kodo | 5281708 |
Merck Index | 15,2798 |
Fizikaj proprecoj |
Aspekto | palflava solidaĵo |
Molmaso | 254,23 g·mol−1 |
Denseco | 1,443g cm−3[2] |
Fandpunkto | 315 °C−323 °C[3] |
Bolpunkto | 512,8 °C[4] |
Refrakta indico | 1,7047 |
Ekflama temperaturo | 201,2 °C |
Acideco (pKa) | 7,01 |
Solvebleco | Akvo:0,085 g/L [5] |
Mortiga dozo (LD50) | 370 mg/kg (buŝe) |
Sekurecaj Indikoj |
Riskoj | R36/38 |
Sekureco | S24 S26 S37/39 |
Pridanĝeraj indikoj |
Danĝero
|
GHS Damaĝo Piktogramo |
|
GHS Signalvorto | Averto |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362[6] |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Daidzeino laŭdire estas antialkohola, antineritma, anticerbodoloriga, antidipsomania, antihemoliza, antiinflama, antileŭkemia, antimelanoma, antimikroba, antimutagena, antiostoporoza, antioksidiga, koronari-dilaktiga, fungicida, antiangiogena, antikancera, antitumoriga, ktp.[8] Kiel ĉiuj flavonoj, daidzeino estas amargusta kaj adstringa.[9] Puerarino estas la 8-C-glukozido de la daidzeino kaj daidzino estas la 7-O-glukozido de la daidzeino.[10]
Sintezo 1
- Preparado ekde la bioŝanino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj anstataŭado de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 2
- Preparado ekde la formononetino per anstataŭado de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 3
- Preparado ekde la genisteino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo
Sintezo 4
- Preparado ekde la gliciteino per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo:
Sintezo 5
- Preparado ekde la orobolo per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 6
- Preparado ekde la prunetino per anstataŭado de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo kaj forigo de la hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Sintezo 7
- Preparado ekde la retuzino per forigo de la hidroksila grupo en la 8-a pozicio de la kromenonila ringo kaj anstataŭado de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 1
- Konvertado al bioŝanino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj anstataŭado de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 2
- Konvertado al formononetino per anstataŭado de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 3
- Konvertado al genisteino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo
Reakcio 4
- Konvertado al gliciteino per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo:
Reakcio 5
- Konvertado al orobolo per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 6
- Konvertado al prunetino per anstataŭado de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo kaj aldono de la hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Reakcio 7
- Konvertado al retuzino per aldono de la hidroksila grupo en la 8-a pozicio de la kromenonila ringo kaj anstataŭado de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:
La nomenklaturo 7-O-glukozido signifas ke la hidroksila grupo de la glukozida molekulo ligiĝas al la daidzeina radikalo en la 7-a pozicio de la benzopiranila grupo.