From Wikipedia, the free encyclopedia
Dénes Rónai [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Dénes estis hungara fotisto, pupisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rosenberg Izidor, liaj gefratoj estis Mihály Rónai kaj Hermin Rónai.
Dénes Rónai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rosenberg Izidor |
Naskiĝo | 10-an de julio 1875 en Gyula |
Morto | 8-an de aprilo 1964 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 928-8. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Hermin Rónai kaj Mihály Rónai |
Parencoj | Aladár Székely (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | fotisto ĉefkameraisto filmreĝisoro pupteatristo fotoartisto |
Izidor Rosenberg[1][2][3] naskiĝis la 10-an de julio 1875 en Gyula, li mortis la 8-an de aprilo 1964 en Budapeŝto (laŭ aliaj informoj la datenoj estas diversaj).
Dénes Rónai devenis el juda familio. En 1892, li translokiĝis al Budapeŝto, kie li lernis la fotoarton en fotateliero. Inter 1893 kaj 1895 li laboris ĉe Károly Koller, poste li laboris kaj studis en Vieno, Munkeno kaj Hamburgo. Li estis studento ĉe la de:Höhere Graphische Bundes-Lehr- und Versuchsanstalt en Vieno en 1899, poste li apartenis al filma stabo de Fratoj Lumière en Liono. Hejmenveninta li malfermis fotatelieron en Orosháza kun Aladár Székely. Inter 1900 kaj 1903 li havis solan atelieron en Mezőtúr, poste ĝis 1909 en Eger. Li ekspoziciis ekde 1905. En 1908 li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo helpe de stipendio. Hejmenveninta li aktivis en Szolnok, poste en Budapeŝto. En 1913 li kreis mutan filmon. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Intertempe en 1917 li establis la unuan hungaran artan pupteatron. Ekde 1929 li redaktis fotogazeton. Dum la sieĝo de Budapeŝto (1945) lia ateliero detruiĝis, sed poste li malfermis ĝin denove. Li ricevis memormedalon en 1939.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.