komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Celerina/Schlarigna (en la germana lingvo Celerina kaj en la romanĉa lingvo Schlarigna) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1488 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Celerina (stacidomo). |
Celerina/Schlarigna | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 30′ 43″ N 9° 51′ 36″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1488 |
Areo | 24,02 km² |
Alteco | 1714 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7505 |
Komunumkodo | 3782 |
Celerina/Schlarigna situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. La sudorientan limon de loa komunumo formas la rivero Flaz, suda alfluanto de Eno. En la nordo de la komunuma teritorio situas la alttavolo Trais Fluors kun tri rimarikindaj montopintoj kun alteco de 2955 m s.m. Krom la vilaĝo Celerina/Schlarigna al la komunumo apartenas ankaŭ la frakcio Crasta.
La komunumo Celerina/Schlarigna limas en nordo al Samedan, en sudoriento al Pontresina, en sudo al eksklavo den Samedan, kaj en sudokcidento al Sankta Maŭrico.
Tra Celerina/Schlarigna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu en Silvaplana kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 3 al Malojopasejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Samedan.
En la jaro 1860 ankoraŭ 96% de la loĝantaro parolis Puter, dialekton de la romanĉa lingvo. Ek de tiam la nombro de germanlingvanoj en la komunumo konstante kreskis. Dum la popolnombrado de 1980 43,82% de la loĝantaro parolis la germanan, dum 30,67% parolis la romanĉan kaj 20% la italan lingvon. En la jaro 2000 58,31% parolis la germanan, 19,29% la italan, dum la romanĉa falis kun ankoraŭ 12,79% al la tria loko.
La unua dokumenta mencio de Celerina/Schlarigna datiĝas el la jaro 1313 kiel Schellarin. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.