komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Courchavon estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courchavon (stacidomo). |
Courchavon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Koordinatoj | 47° 26′ 30″ N 7° 3′ 25″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 305 |
Areo | 6,23 km² |
Alteco | 407 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2922 |
Komunumkodo | 6783 |
Courchavon situas nordokcidente de la distriktĉefloko Porrentruy ĉe la bordo de la rivero Allaine. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝeto Mormont. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,23 km², de kiuj pli ol la duono, nome 60%, estas kovritaj de arbaro, 33% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado.
La komunumo Courchavon limas en nordo al Basse-Allaine, en oriento al Coeuve, en sudo al Porrentruy, kaj en okcidento al Bure.
Tra la komunumo pasas la trafikriĉa kantona ĉefvojo A6 de Porrentruy al Boncourt kaj pluen al Francio. En 2012 estos malfermita la sekvo de la svisa aŭtovojo A16 de Porrentruy kaj la komunumo ricevos propran alirejon al la aŭtovojo unuflanke kaj estos senŝarĝita de la transirtrafiko aliflanke. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la fervojlinio de Porrentruy al Delle. De Courchavon kondukas ankaŭ fervojlinio al la armilejo de Bure, kiu tamen estas uzata nur por armeaj transportoj.
La unua dokumenta mencio de Courchavon datiĝas el la jaro 1279 kiel Corchavon. Ekde la 13-a jarcento Courchavon estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Courtedoux de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Courchavon apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Courchavon apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.