komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cogorno (ligure:Cogörno) estas urbo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 673 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio).
Cogorno | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Ligurio |
Provinco | GE Ĝenovo |
Geografia situo | 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)44.3333333333339.35 |
Alto super marnivelo | 38 m [+] |
Areo | 9 km² |
Loĝantaro | 5673 (2023) |
Loĝdenso | 625 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | San Salvatore, Panesi, Monticelli, Breccanecca |
Najbaraj komunumoj | Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio) |
Patrono | Laŭrenco de Romo |
Festa tago | 10-a de aŭgusto |
Poŝtkodo | 16030 |
Imposta kodo | C826 |
Kodo laŭ ISTAT | 010018 |
Telefona prefikso | 0185 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies religia memortago, la 10-a de aŭgusto, sekve estas la komunuma festotago.
Laŭ la itala klasifiko por sisma agado, Cogorno estis atribuita al zono 3 kiu signifas, ke la urbo situas en sisme malpli aktiva zono[1].
La originoj de la urba areo datas de la antaŭromia epoko. Ĝi estis posedata de la sinjoroj de Cogorno, posteuloj de la familio Fieschi, sinjoroj de la proksima komunumo Lavagna. En 1203 la familio Fieschis mem cedis la feŭdon al la Ĝenova Respubliko.
Tre gravis la alianco kun la papoj Inocento la 4-a kaj Hadriano la 5-a, ambaŭ el la Fieska familia branĉo, kio permesis la konstruadon de la samnoma baziliko en la vilaĝo San Salvatore.
Laŭ la datumoj de la itala statsitka agentejo ISTAT (ĝis la 31-a de decembro 2017), loĝas 264 eksterlandaj civitanoj en Cogorno [2], dividitaj jene laŭ devenlandoj, listigante la plej signifajn ĉeestojn:
En San Salvatore troviĝas unu el la plej gravaj lernejoj en la regiono Tigulio kaj Val Fontanabuona: il Villaggio del Ragazzo (la knaba vilaĝo), fondita en 1960 de la sacerdoto Don Nando Negri, estas la plej granda lerneja centro en la valo (infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj profesia instituto).
En San Salvatore okazis plurjara eksperimento (1983–1988) dum kiu oni instruis Esperanton[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.