From Wikipedia, the free encyclopedia
Clementina de Jesus, naskonome Clementina de Jesus DA SILVA (naskiĝis la 7-an de februaro 1901 en Valença, Brazilo[1], mortis la 19-an de julio 1987 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila kantistino de sambo. Ŝi ankaŭ estis konata per la kromnomo de Tina aŭ Quelé.
Clementina de Jesus | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Clementina de Jesus DA SILVA |
Alie nomata | Clementina de Jesus |
Kromnomo | Tina aŭ Quelé |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1901 en Valença |
Morto | 19-an de julio 1987 (86-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Ĝenroj | sambo |
Profesio | kantistino |
Persona informo | |
Mortokialo | Apopleksio |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Ŝi naskiĝis en Carambita distrikto en la ĉirkaŭaĵo de Valença, en la sudo de Rio-de-Ĵanejro, transloĝiĝis 8-jaraĝa, kun la familio en Rio de Janeiro, en la distrikto Osvaldo Cruz. Dum multaj jaroj ŝi sekvis la evoluojn de la Portela Sambo Lernejo, pasante en 1940, post la edziniĝo, al Mangueira Sambo Lernejo.
Dum pli ol 20 jaroj ŝi humile mastrumis la domon, kiam en 1963 ŝi estis malkovrita de Herminio Bela de Carvalho, kiu venigis ŝin por partopreni en la spektaklo Rozo de Ouro, en iuj ĉefurbo de Brazilo kaj registris ilian unuan diskon kun la Odeon. Ĝi estis farita de Elton Medeiros kun la kanto Clementina, Cade voce? kaj Clara Nunes kun P.C.J., Partido Clementina de Jesus en 1977, skribita de la komponisto Candeia.
En 1983 estis okazigita de multaj artistoj, inkludante Paulinho da Viola, João Nogueira kaj Elizeth Cardoso, koncerto en Urba Teatro de Rio de Ĵanejro.
Malgraŭ ke ŝi havis malfruan kaj mallongan karieron, kompare kun tiuj de multaj aliaj artistoj, Clementina de Jesus estas unu el la plej popularaj artistoj konataj en Brazilo por la karnavala muziko kaj de malriĉuloj. Ŝi mortis pro streso en Sankta André la 19-an de julio 1987.
Ŝia sola disko kiu restas en la merkato hodiaŭ estas Clementina e Convidados.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.