From Wikipedia, the free encyclopedia
Cikonio (Ciconia) estas genro de grandaj, longakruraj birdoj kun longa, rekta, pinta beko de la ordo de cikonioformaj birdoj, familio de cikoniedoj; ofte nestas sur tegmentoj.[1]
Cikonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
cikonia diverseco | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
Xenorhynchus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ses el sep vivantaj specioj loĝas en la Malnova Mondo, sed la Magvaria cikonio havas teritorion en Sudameriko. Aldone, fosilioj sugestas, ke la cikonioj de Ciconia estis iam iome pli komunaj en tropika Ameriko en prahistoriaj tempoj.
Temas pri grandaj cikonioj, tipe 100 cm altaj, kun enverguro de 180 cm kaj longa dika beko. Membroj de tiu genro estas iome variaj laŭ plumaro ol la aliaj cikonioj, sed kelkaj specioj havas nigrajn suprajn partojn kaj flugilojn, kaj blankajn ventron kaj subvoston. Junuloj estas pli senkolora, pli bruna versio de plenkreskulo.
La cikonioj de la genro Ciconia estas gregemaj kaj koloniaj reproduktuloj, kies paroj restas kune porvive. Ili tipe konstruas grandajn nestojn el bastonetoj kaj branĉetoj en arboj, kvankam la Magvaria cikonio nestumas surgrunde kaj almenaŭ tri specioj konstruas siajn nestojn sur homaj konstruoj. Unu el tiuj, la Blanka cikonio, estas probable la plej bone konata el ĉiuj cikonioji, kun riĉa legendo kaj folkloro asocia kun tiu familiara vizitanto en Eŭropo.
Tiuj cikonioj manĝas ranojn, insektojn, junajn birdojn, lacertojn kaj rodulojn. Ili flugas havante kolon foretende, kiel plej aliaj cikonioj, sed malkiel ardeoj kiuj kuntiras siajn kolojn porfluge.
La migrantaj specioj kiaj la Blanka cikonio kaj la Nigra cikonio ŝevebas per larĝaj flugiloj kaj fidas al termikaj aerfluoj de varma aero por elteni longdistancajn flugojn. Ĉar termikaj aerfluoj formiĝas nur super tero, tiuj cikonioj, kiel la grandaj rabobirdoj, devas trapasi la Mediteraneon ĉe ties plej mallarĝaj lokoj, kaj multaj el tiuj birdoj povas esti vidataj tra la Ĝibraltara Markolo kaj tra la Bosporo dum migrado.
La fosilioj trovitaj por tiu genro estas etenda, indike ke la cikonioj de la genro Ciconia estis iam pli disvastigataj ol nuntempe, Kvankam la konata materialo tendencas sugesti, ke tiu genro evoluis ĉirkaŭ Atlantiko, eble en okcidenta Eŭropo aŭ Afriko, la kompara manko de fosiliaj lokoj en Azio malfaciligass tiun supozon. Eblas diri almenaŭ ke komence de Plioceno, la birdoj de la genro Ciconia estis disvastigata tra la tuta Norda Hemisfero.
Fosiliaj membroj de la genro inkludus:
Trovaĵo de dista radiuso de kuŝejoj de fina Pleistoceno de Kavo San Josecito (Meksiko) povus aparteni al tiu ĉi genro aŭ al Mycteria; ĝi estas pli malgranda ol iu ajn konata amerika cikonio de Ciconia au de aliloko[4]. La proponita fosilgenro Prociconia el Brazilo, ankaŭ de fina Pleistoceno, povus esti juna sinonimo de ĉu tiu ĉi genro aŭ de Jabiru. Osto de Ciconia trovita en rokŝirmejo ĉe Reunio estis probable de birdo kaptita tie kiel manĝo fare de praloĝantoj; ne estas konata mencio tamen esto de cikonioj ĉe Maskarenoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.