From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles-Marie Jean Albert WIDOR (* 21-an de februaro 1844 en Lyon; † 12-an de marto 1937 en Parizo) estis franca orgenisto, komponisto kaj muzikpedagogo. Lia plej fama verko estas la tokato el lia orgensimfonio no 5.
Charles-Marie Widor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles-Marie Widor | |||||
Naskonomo | Charles-Marie Jean Albert Widor | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1844 en Liono, Julia monarkio | ||||
Morto | 12-an de marto 1937 (93-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mathilde de Montesquiou-Fézensac (en) (1920–) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Aulétès vd | ||||
Okupo | komponisto de klasika muziko muzikkritikisto universitata instruisto instruisto muzikinstruisto orgenisto aranĝisto komponisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Symphony for Organ No. 5 ❦ Symphony for Organ No. 9 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La patraflanka avo de Widor estis orgenkonstruisto migrinta el Hungario en Alzacon.
Widor studis en sia naskiĝurbo Lyon muzikon ĉe lia patro, kiu same estis orgenisto. Pliajn studojn li sekvis en Bruselo ĉe unu el la plej renomaj orgenistoj siatempaj, Jacques-Nicolas Lemmens (1823–1881). Lia kompoziciinstruisto estis François-Joseph Fétis.
Januare 1870 li fariĝis orgenisto ĉe la granda orgeno de Aristide Cavaillé-Coll, konstruita en 1862, en la pariza parokopreĝejo Saint-Sulpice, posteno, kiun li plenumis dum 64 jaroj. En 1890 li postsekvis César Franck kiel orgenprofesoro ĉe la Pariza Konservatorio, kie li poste ankaŭ profesoriĝis pri kompozicio. Lian studentaron anis famaj komponistoj kaj orgenistoj kiel ekz. Louis Vierne, Arthur Honegger, Charles Tournemire, Darius Milhaud, Marcel Dupré, Edgar Varèse kaj Albert Schweitzer. Pro tio Widor estas rigardata kiel fondinto de la „franca orgenskolo“.
Widor ankaŭ aktivis ĵurnaliste, unue sub la kaŝnomo Auldétès kiel muzikkritikisto en la revuo Estaffette, ekde 1891 do kiel eldonanto de la revuo Le Piano Soleil. Eldiro de Widor transdonata de Albert Schweitzer montras la opinion de Widor pri la instrumento orgeno: „Orgenludi signifas manifesti volon plenigitan per la kontemplado de la eterno“.
Al liaj komponaĵoj apartenas multnombraj orgenverkoj, inter ili dek orgensimfonioj, muzika ĝenro kreita de li. krome li komponis mesojn (i.a. la meson op. 36 por du ĥoroj kaj du orgenoj, adaptita je la prezenteblecoj en St. Sulpice) kaj multnombrajn verkojn de aliaj ĝenroj (operoj, baletoj, voĉkanta muziko, ĉambra muziko kaj orkestra muziko). Tamen nuntempe nur liaj orgenverkoj estas koncertataj kun ioma reguleco. La orgensimfonioj de Widor ankaŭ en Germanio intertempe apartenas al la fiksa koncertrepertuaro kaj efikas bonege je grandaj orgenoj kun iomete katedraleca-eĥema akustiko. La disvastigo de la widora orgenverkaro decide kontribuis al tio, ke ankaŭ en Germanio oni pli kaj pli konstruis orgenojn laŭ franca-romantika-simfonia stilo. La orgensimfonioj no 9 kaj 10 de Widor baziĝas sur gregoriaj temoj, kio jam stile antaŭmontras sur lia lernanto Tournemire.
Liaj dek orgensimfonioj, komponitaj en la lasta triono de la 19-a jarcento, tradukas la formon kaj la sonecon de orkestrosimfonio sur la orgenon. Widor celas per ĉi tiu nomigo ne unuavice la imitadon de la romantika orkestro, sed la establadon de la orgeno kiel sonkorpo egalranga al tiu.
Kondiĉoj por tio estas la orgenkonstruaj novigoj de Aristide Cavaillé-Colls (1811-1899), kiu per siaj instrumentoj orientitaj je „simfonia“ sonestetiko inspiris la komponistojn siatempajn al laŭaj verkoj. Cavaillé-Coll decide influis la karieron de Widor, sendante lin 19-jarojn aĝan al studo ĉe Joseph Fétis (1784-1871) kaj Jaques-Nicolas Lemmens (1823-1881) en Bruselo kaj instalante lin en 1870 kiel orgenisto de la Pariza preĝejo Saint-Sulpice, kies orgenon li en 1862 konstruis kiel opus maximum.
La sekvatempe ekestanta orgenmuziko de Widor utiligas ĉi tiujn kondiĉoj je ideala maniero: Lia edukado permesas al li pliampleksigi la teknikajn limojn de la liatempa orgenludadon, ĉefe orientitan je la piano, kaj enkoduki orgenecan, virtuozan ludoteknikon, kiuj optimume imponigas la eblecojn de la instrumento. Samtempe li havis per la imponaj soneblecoj de la plej granda orgeno de Francio ne sufiĉe alte estimendan inspiradofonton.
Tial ne mirigas, ke Widor dediĉis siajn unuajn kvar simfoniojn (op. 13/1-4) al Cavaillé-Coll. Ili aperis en 1872 kaj kombinas klasikismajn preludojn kaj fugojn kun romantikaj karakterpecoj (andante cantabile, adaĝo) samkiel pompaj marŝoj kaj finaloj.
En la simfonioj op. 42 (aperintaj en 1879/1887) Widor sin montras sur la kulmino de sia kompona majstreco. Li manifestas sian majstran regadon de la instrumento per grandiozaj sonefikoj kaj artifikema komponteknikoj, la regadon de la granda formo en movimentoj de gigantaj mezuroj. El tiuj la kvina estas pro la finala tokato la plej fama. Kulmino de ĉi tiu evoluo estas la monumenta simfonio no 8 daŭranta unu horon.
Novan vojon surpaŝas la matura Widor finfine per la symphonie gothique op. 70 (1894) kaj la symphonie romane op. 73 (1899). Ili distingiĝas per pli milda, spiriteca karaktero samkiel pli libera, deklama stilo uzanta gregoriajn temojn. Tiuj ĉi ne nur difinas la karakteron de unuopaj movimentoj, sed ĉirkaŭprenas – simile al gvidmotivoj - la strukturaron de la respektiva verko.
Ankaŭ gregoriajn temojn prilaboras la malfrua verko de Widor, la suite latine op. 86, publikigita pli ol 27 jarojn post la symphonie romane. Kvankam pro siaj ses movimentoj kompareblaj kun la simfonioj, ĝia komponisto nomis ĝin suito, ĉar li ŝajne konsideris la dek simfoniojn kiel ferma tuteco.
Per la Trois nouvelles pièces op. 87 (1934) la 90-jara Widor verkas en la jaro de sia adiaŭo de Saint-Sulpice sian lastan komponaĵon entute: tri simplajn, mallongajn pecojn kun la sugestivaj titoloj Classique d’hier, Mystique kaj Classique d’aujourd’hui.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.