Remove ads
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Chamoson estas komunumo en la distrikto Conthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3206 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Chamoson | |
---|---|
Blazono de Chamoson | |
Preĝejo Sankta Petro de Clages en Chamoson | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Conthey |
Geografia situo | CH1903: 582865 / 116529 (mapo)46.27.2166666666667 |
Nombro de loĝantoj | 3206 |
Areo | 32,47 km² |
Alteco | 490 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1955 |
Komunumkodo | 60222 |
Situa mapo de Chamoson | |
La komunumo Chamoson situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Rodanvalo. La rivero Rodano formas la sudan komunumlimon. En Chamoson situas la plej granda vitejo de Valezo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chamoson, Grugnay, Les Vérines, Mayens-de-Chamoson, Némiaz kaj Saint-Pierre-de-Clages. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,47 km², de kiuj 28,8% estas kovritaj de arbaro, 26,3% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]
La komunumo Chamoson limas en nordo al Conthey, en oriento al Ardon, en sudoriento al Nendaz, en sudo al Riddes, en okcidento al Leytron, kaj en nordnordokcidento al Bex (VD).
Tra Chamoson pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Riddes situas duonan kilometron sudokcidente de la komunuma teritorio. En Saint-Pierre-de-Clages situas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Siono al Laŭzano.
La unua dokumenta mencio de Chamoson datiĝas el la jaro 1050 kiel Camusia. De la 11-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chamoson estis parto de la Senjorujo Ardon-Chamoson. De 1798 Ardon-Chamoson apartenis al la Distrikto Martigny, kaj ek de tiam al la Distrikto Conthey. En la jaro 1819 Ardon kaj Chamoson formale disiĝis kaj estiĝis la hodiaŭa komunumoj Ardon kaj Chamoson.[3]
Vidindaĵoj en Chamoson estas la romana preĝejo en Saint-Pierre-de-Clage el la 12-a jarcento. Ankaŭ impresaj estas la malnovaj burĝaj domoj. En Chamoson ekzistas la tiel nomita svisa librovilaĝo, kie ek 1993 instaliĝis 14 brokantaĵolibrovendoj.[4]
La komunumo Chamoson havas komunuman partnerecon kun Degersheim en Kantono Sankt-Galo en Svislando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.