Riddes
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Riddes estas svisa komunumo en Kantono Valezo en la Distrikto Martigny. Malnova germanlingva nomo de la komunumo estis Riden. La komunumo havis 2643 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Riddes (stacidomo). |
Riddes | |
---|---|
Blazono de Riddes | |
Riddes | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Martigny |
Koordinatoj | 46° 10′ 18″ N 7° 13′ 16″ O (mapo) |
Areo | 23,87 km² |
Alteco | 482 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1908 |
Komunumkodo | 6139 |
Situa mapo de Riddes | |
Geografio
La komunumo Riddes situas en la suba Valezo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Riddes mem la vilaĝoj Auddes, La Tzoumaz, Mayens-de-Riddes kaj Ecône.
Sciindaĵoj
La komunumo estas konata pro la kreo de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, katolika skisma societo, fare de Marcel Lefebvre en 1971 en Ecône, kvartalo de Riddes.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Siono al Laŭzano, kaj ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Brigo al Laŭzano. Sur la komunuma teritorio situas la stacidomo La Tzoumaz. Aertelfero kondukas de Riddes al Isérables sur alteco de 1106 m s.m.
Historio
La unua dokumenta mencio de Riddes datiĝas el la jaro 1001 kiel Ride.
En la jaro 1950 estis konstruita la unua skilifto, kio estis la komenco de la komunumo kiel parto de skiregiono. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.