cionisma gvidanto, unua prezidento de Israelo (1874-1952) From Wikipedia, the free encyclopedia
Chaim Azriel WEIZMANN (Hebree: חיים עזריאל ויצמן Ĥajjim Azri'el Vajcman, Ruse: Хаим Вейцман Ĥaim Vejcman; 27-a de novembro 1874 – 9-a de novembro 1952) estis estro de la Cionismo kaj politikestro de Israelo kiu estis prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo kaj poste la unua ŝtata prezidanto de Israelo. Li estis elektita la 16an de Februaro 1949, kaj estis en tiu posteno ĝis sia morto en 1952. Weizmann ludis gravan rolon en la Balfour-deklaro kaj poste konvinkis la usonan registaron agnoski la ĵus formitan ŝtaton Israelo.
Weizmann estis ankaŭ biokemiisto kiu disvolvigis la procezon de la fermentado de aceton–butanol–etanolo, kiu produktas acetonon pere de bakteria fermentado. Lia metodo por acetonproduktado estis grava por la Britia militindustrio dum la Unua Mondmilito. Li fondis la Weizmann Instituton de Scienco en Reĥovot, Israelo, kaj ludis gravan rolon en la establo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.