From Wikipedia, the free encyclopedia
Capcom Co., Ltd. (japane 株式会社カプコン) estas japana videoluda firmao. Ĝi kreis plurajn kritike aklamitajn kaj multe vendatajn videoludajn seriojn. Inter ĝiaj plej gravaj komercaj sukcesoj estas Resident Evil, Monster Hunter, Street Fighter, Mega Man, Devil May Cry, Dead Rising, Dragon's Dogma, Ace Attorney kaj Marvel vs. Capcom. Establita en 1979, ĝi fariĝis internacia firmao kun filioj en Orienta Azio (Hongkongo), Eŭropo (Londono, Anglio), kaj Nordameriko (San-Francisko, Kalifornio).
Capcom | |||||
---|---|---|---|---|---|
videoluda eldonejo • entrepreno vd | |||||
Dum | 30-a de majo 1979 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | japania akciofirmao | ||||
Fondintoj | Kenzō Tsujimoto vd | ||||
Sidejo | Ĉuo-kvartalo | ||||
Lando | Japanio | ||||
Dungitoj | 2 832 | ||||
Agokampo | programaro | ||||
ISIN-kodo | JP3218900003 | ||||
filiaj kompanioj | Capcom Vancouver • Capcom Production Studio 5 • Capcom Production Studio 3 vd | ||||
Posedataj kompanioj | Capcom Vancouver • Clover Studio • Capcom Sound Team vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La antaŭulo de Capcom, I.R.M. Corporation, estis fondita la 30-an de majo 1979[1] de Kenzo Tsujimoto, kiu tiam ankoraŭ estis prezidanto de Irem Corporation kiam li fondis I.R.M. Li laboris ĉe ambaŭ kompanioj samtempe ĝis li forlasis Irem en 1983.
La originaj kompanioj, kiuj generis la japanan branĉon de Capcom, estis I.R.M. kaj ties filio Japan Capsule Computers Co., Ltd. Ambaŭ estis dediĉitaj al la fabrikado kaj distribuado de elektronikaj ludmaŝinoj.[2] La du kompanioj spertis nomŝanĝon al Sanbi Co., Ltd. en septembro 1981.[2] La 11-an de junio 1983, Tsujimoto establis Capcom Co., Ltd.[1] kun la celo transpreni la internan vendofakon.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.