Remove ads
komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Céret (katalune Ceret, esperante Cereto) estas malgranda urbo en suda Francio kun 7 747 loĝantoj (stato je 216-01-01).[1] Ĝi situas rande la monto-piedo de Pic du Canigou en la departemento Orientaj Pireneoj (Département Pyrénées-Orientales) en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon), ĉirkaŭ 35 kilometrojn sudokcidente de Perpinjo (Perpignan) kaj ĉirkaŭ 180 kilometrojn norde de Barcelono en la valo de la rivero Tech.
Céret | ||
katalune: Ceret, esperante: Sereto | ||
komunumo | ||
Vido de la urbo | ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | |
Departemento | Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales) | |
Arondismento | Céret | |
Kantono | Céret | |
Interkomunumreto | Communauté de communes du Vallespir | |
Rivero | Tech | |
Situo | Céret | |
- koordinatoj | 42° 29′ 21″ N 2° 45′ 8″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 1 440 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 107 m s. m. | |
Areo | 37,86 km² (3 786 ha) | |
Loĝantaro | 7 747 (2016) | |
Denseco | 204,62 loĝ./km² | |
Urbestro | Alain Torrent 2008-2014 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 66400 | |
INSEE | 66049 | |
Situo de Céret kadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Céret | ||
Retpaĝo: www | ||
Laŭloka nomo : Cérétan | ||
La nomo Cereto laŭdire venas de Ceretani (Iberoj). La loĝantoj france nomiĝas les Cérétans. Etimologie parenca ankaŭ estas la kataluno nacia danco sardano, kiu pli frue nomiĝis La Ceretane.
En Cereto troviĝas la mezepoka "Ponto de l' Diablo" (Pont du Diable (Céret)), kiu estis la plej granda ponto de la mondo en la 14-a jarcento kun arko-larĝo de 45,45 m.
La urbo apartenis al Hispanio ĝis la traktato de la Pireneoj 1659, poste ĝi estas franca.
1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2009 | 2010 | - |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
5 438 | 5 987 | 6 798 | 7 285 | 7 291 | 7 568 | 7 675 | 7629 | - |
De 1909 Cereto fariĝis centro de francaj kaj hispanaj kubistoj. Nuntempe la urbeto havas konatan muzeon de moderna arto kun ĉirkaŭ 700 pentraĵoj kaj desegnaĵoj, i.a. de Pablo Picasso, Henri Matisse, Marc Chagall, Joan Miró, Jean Cocteau, Raoul Dufy, Juan Gris, Aristide Maillol, Ĥaim Sutin, André Masson, Manolo Martínez Hugué, Auguste Herbin k.a.
En 1904 Paul Berthelot fondis la asocion Espero Kataluna en Cereto. En 1905 Berthelot fondis la propagandan gazeton "Esperanto" en la urbeto, kiu en 1908 fariĝis la organo de Universala Esperanto-Asocio. Post lia foriro en 1906 la ĉefaj aktivuloj por Esperanto en Cereto estis Thérèse Julia kaj ŝia edzo.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 5 voĉdonojn (0,20 % de voĉoj) en 2004, kaj 6 voĉdonojn (0,25 % de voĉoj) en 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.