From Wikipedia, the free encyclopedia
Buenaventura estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Buenaventura | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45634 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Fernández de Castro Fernández | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 482 (2011) | ||
Loĝdenso | 13,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.178888888889-4.8513888888889 [+] | ||
Alto | 436 m [+] | ||
Areo | 35,77 km² (3 577 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Buenaventura (Toledo) [+] | |||
La termino "Buenaventura" devenas el nomo de la sanktulo itala Sankta Bonaventuro.
La loĝantoj nomiĝas Buenaventureños. La censita populacio en 2011 estis de 482 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,47 loĝ/km².
Buenaventura estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 436 m; je 104 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35.77 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′44″ N 4°51′5″ Ok.
La municipo troviĝas sur ebenaĵo ĉe monteto sude de la valo de la rivero Tiétar, inter la Sierra de San Vicente kaj la Bantera. Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Lanzahita, Pedro Bernardo kaj Gavilanes en la provinco de Ávila kaj El Encinarejo, teritorio apartigita disde Almendral de la Cañada, kaj Navamorcuende en la provinco de Toledo.
Fluas tra la teritorio la rivero Tiétar, je ĉirkaŭ du kilometroj el la domaro.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
La municipo fondiĝis en 1685 laŭ aperas en dokumento fare en Hinojosa de San Vicente la 16a de majo de tiu jaro. Formis parton de la ŝtato markislando de Navamorcuende kaj komunumo de la Sierra de El Piélago.
Meze de la 18a jarcento ĝi atingis sendependon. Tiam ĝi enhavis 110 domojn.
Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio kreskis ĝis 1,000 loĝantoj. Poste, pro elmigrado (malbona ekonomia situacio de la agrikulturo kaj servomanko) duoniĝis ĝis la 1980aj jaroj kaj tiele stabiliĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.