La rivero Tiétar, Tjetaro esperante, komenciĝas en la orienta pinto de la Sierra de Gredos, en la loko nomita "La Venta del Cojo" apartenanta al la vilaĝo de Santa María del Tiétar (Ávila). Ĝi enfluas en la riveron Taĵo ĉe Villarreal de San Carlos, en la Nacia Parko de Monfragüe. Tiétar transpasas la provincojn de Ávila, Toledo kaj Cáceres
Tiétar | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hispanio |
Rivera reto | Tajo |
Longeco | 380 km |
Akvokolekta areo | 4 459 km² |
Fluo | |
Fonto | Puerto de la Venta del Cojo |
- Alteco super marnivelo | 750 m |
- Koordinatoj | 40° 18′ 28″ N, 4° 31′ 27″ U (mapo)40.307638888889-4.5240277777778 |
Enfluejo | en Nacia parko Monfragüe en la Tajon |
- Alteco | 265 m |
- Koordinatoj | 39° 50′ 25″ N, 6° 1′ 38″ U (mapo)39.840138888889-6.0272222222222 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Santa María del Tiétar, Sotillo de la Adrada |
Río Tiétar antaŭ Sierra de Gredos | |
Ĝi ricevas akvon el multaj alfluantoj, kiuj venas el la Sierra de Gredos. En la parto de la provinco de Cáceres ĝi formas la valon de la Vera, ege riĉa en agrikulturo. La enfluo en la rivero Taĵo varias laŭlarĝe, laŭ la nivelo de la akvorezervejoj en tiu laste menciita rivero. Ĉe sia enfluo Tiétar tratranĉas etan montaron por atingi Taĵo, dividante ĝin al la montaretoj de Santa Catalina kaj de la Urraca (Pigo), favora loko, kiun oni profitis por la konstruado de akvobaraĵo.
La rivero estas 150 km longa, la alto en la fontoloko estas 1.600 m s.mn., la surfaco de la baseno estas ĉirkaŭ 4.459 km² kaj la larĝo de la enfluo varias inter 60 kaj 120 m.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.