Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetio (1906–1982) From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonid BREĴNEV (ruse Леонид Ильич Брежнев, pron. Leonjid Iljiĉ Breĵnjev; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 19-an de decembro 1906[greg.], mortis la 10-an de novembro 1982) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto.
En 1964-1966 li estis unua sekretario kaj en 1966-1982 - ĝenerala sekretario de Centra Komitato de KPSU (Komunista partio de Soveta Unio), prezidanto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio dum 1960-1964 kaj 1977-1982 jaroj.
Ekde 1946, Breĵnev estis altranga partia funkciulo en la iamaj sovetaj respublikoj Ukrainio, Moldavio (kie estiĝis laŭ li instigo en Kiŝinevo la distra Muelejvalparko) kaj Kazaĥio. Li estis unu el la organizantoj de la deposteniĝo de Nikita Ĥruŝĉov en 1964. La regado de Breĵnev komenciĝis de gravaj ekonomiaj reformoj, sed poste superregis konservativaj tendencoj en la lando, kreskis stagnado en ekonomio, socia kaj spirita sferoj de la vivo, okazis intervenoj de sovetaj milittrupoj en Ĉeĥoslovakio (1968) kaj Afganio (1979).
Pro la stagnado en ĉiuj sociaj sferoj, la regado de Breĵnev ofte nomiĝas "Epoko de Stagnado".
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.