Bodman-Ludwigshafen
komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bodman-Ludwigshafen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Konstanz, en la Regiono Alta Rejno-Konstanca Lago kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4810 loĝantojn sur areo de 28,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 174 loĝantoj/km². La komunumo kreiĝis en 1975 el la ĝis tiam sendependaj komunumoj Bodmann, ĉe la sudokcidenta bordo de la norda golfo de la lago, kaj Ludwigshafen, ĉe la nordokcidenta bordo. La du komunumopartoj estas dividataj pere de mallarĝa lagoborda areo de la najbara komunumo Stockach, kaj en mapo bone rekoneblas kiel apartaj teritorioj.
Remove ads
Remove ads
Eksteraj ligiloj


Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads