distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Konstanz (Konstanco) situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Konstanco. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Frajburgo |
Regiona ligo: | Alta Rejno-Konstanca Lago |
Administra sidejo: | Konstanco |
Areo: | 817 km² |
Loĝantoj: | 292 568 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 334 po km² |
Aŭtokodo: | KN (Konstanz; Büsingen BÜS) |
Oficiala kodo: | 08335 |
La distrikto havas areon de 817 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 292 568 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Tuttlingen norde, Sigmaringen nordoriente, Bodensee (Konstanca Lago) oriente kaj Schwarzwald-Baar (Nigra Arbaro-Baar) nordokcidente. Krome limas la kantonoj Turgovio sude kaj Safhaŭzo okcidente, kaj bordas la Konstanca Lago oriente.
La distrikto kovras parton de la pejzaĝo Hegovio (germane Hegau), kiu jam konsideriĝas alpa antaŭmontaro. La distrikta centro Konstanco situas en la sudorienta rando de la distrikta areo, borde de la Konstanca Lago. La pitoreskaj lagaj insuloj Reichenau (propra komunumo) kaj Mainau (parto de la urbo Konstanco) apartenas al la teritorio de la distrikto.
La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
Neurbaj komunumoj:
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.