La Flava motacilo (Motacilla flava) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko.

Nematurulo de Flava motacilo (M. f. flava)
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava motacilo
Maskla plenkreskulo de Blukapa motacilo (M. f. flava)
Maskla plenkreskulo de Blukapa motacilo (M. f. flava)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. flava'
Motacilla flava
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Reproduktaj teritorioj
 Ĉiujare prezencoj
 Migrado
 Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Fermi

    Vagantaj individuoj malproksimiĝas el la vintrejoj dum migrado. Ekzemple, en Palaŭo en Mikronezio videblas foje migrantaj aroj de tiu specio -ŝajne de la Beringa flava motacilo- kun multaj maskloj, dum pli norde en Marianoj oni trovas nur individuaj vagantoj, kutime inoj aŭ nematuruloj.[1]

    Ĝi estas svelta 15–16 cm longa birdo, kun la karaktera longa, konstante vostomovo de tiu genro. Ĝi estas la plej mallongvosta de la eŭropaj motaciloj. Maskla plenkreskulo estas ĝenerale oliveca supre kaj flava sube. En aliaj plumaroj, flavo povas nuanciĝi al blanko. La kapoj de la masklaj reproduktuloj varias je koloroj kaj bildoj depende de la subspecio.

    La alvoko estas karaktera altatona jiit.[2]

    Tiu insektovora birdo loĝas en malferma kamparo ĉe akvo, kiel humidaj herbejoj. Ili nestumas en herbotufoj, kie la ino demetas 4-8 punktitajn ovojn.

    La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[3] La specifa epiteto flava estas latina vorto por precize "flava".

    Sistematiko

    La sistematiko de tiu specio kaj ties filogenio estas ege konfuza. Oni priskribis dekduojn da subspecioj diversokaze, kaj ĉirkaŭ 15-20 estas nune konsiderataj validaj depende de la fakuloj. Krome la Citronmotacilo (M. citreola) formas kriptan specikomplekson (superspecion) kun tiu birdo[4]; ambaŭ taksonoj estas konsiderataj kiel parafiletikaj unu de la alia. La populacioj de la Beringa Markolo estas foje separataj kiels Orienta flava motacilo (M. tschutschensis).

    Nuntempe akceptataj subspecioj:[5]

    Koloro aludas al maskloj escepte se oni male notas.

    Thumb
    Masklo de Flavkrona motacilo (M. f. flavissima)
    Thumb
    Plenkreskulo, probable ino de Malhelkapa aŭ Nordsiberia flava motacilo (M. f. thunbergiplexa), vintranta en Kalkato (Okcidenta Bengalo, Barato)
    Thumb
    Maskla plenkreskulo de Motacilo de Sykes (M. f. beema) vintranta ĉe Hodal, Faridabado (Harjano, Barato)
    Thumb
    Ina plenkreskulo de Turkestana nigrakapa motacilo (M. f. melanogrisea) vintranta en Kalkato (Okcidenta Bengalo, Barato)
    Thumb
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Motacilla flava - Muzeo de Tuluzo
    • M. f. flava Linnaeus, 1758Blukapa motacilo.
    Blugriza kapo kun blanka superokula strio kaj subvizaĝa stripo en maskloj, multe pli eluzita kaj sablokolora verdeca ĉe inoj.
    Reproduktejoj: suda Skandinavio al Francio kaj centreŭropaj montareoj, orienten al Uraloj. Vintre: subsahara Afriko.
    • M. f. flavissima Blyth, 1834Flavkrona motacilo.
    Flavverda kapo kun pli brilflava superokula strio. Inoj pli palaj sube ol maskloj.
    Reproduktejoj: Britio kaj marbordo de Manika Markolo. Vintre: Afriko.
    • M. f. thunbergi Billberg, 1828 - Malhelkapa motacilo aŭ Grizkapa motacilo.
    Malhelgriza kapo, ĝis vangoj, kaj sen blanko ĉe maskloj; pli hela kaj eluzita verdeca, kun resto de verdeca superokula strio ĉe inoj.
    Reproduktejoj: centra kaj norda Skandinavio orienten al nordokcidenta Siberio. Vintre: Orienta Afriko, Hindia subkontinento, Sudorienta Azio.
    • M. f. iberiae Hartert, 1921Iberia flava motacilo.
    Kiel flava, sed gorĝo blanka anstataŭ flava kaj pli malhelgriza, preskaŭ nigra subokule; superokula strio ĝis la okulo kaj ne ĝis la beko.
    Reproduktejoj: sudorienta Francio, Iberio, Magrebo el Tunizio al Banc d'Arguin. Vintre: Gambio al CAR.
    • M. f. cinereocapilla Savi, 1831Cindrokapa motacilo.
    Kiel iberiae sed superokula strio foresta aŭ spura.
    Reproduktejoj: Sicilio, Sardinio, Italio, Slovenio. Vintre: marborda Tunizio kaj Alĝerio, Malio al Lago Ĉado.
    • M. f. pygmaea (A. E. Brehm, 1854)Egiptia flava motacilo.
    Simila al cinereocapilla, pli malgranda, malpli brila.
    Nila Delto kaj pli malsupra Nilo, loĝanta la tutan jaron.
    • M. f. feldegg Michahelles, 1830Nigrakapa motacilo
    Kiel thunbergi sed nigra krono ĉe maskloj, inoj kiel senkolora masklo de thunbergi supre, tre eluzita falveca sube, blanka gorĝo.
    Reproduktejoj: Balkanio orienten al Kaspia Maro, suden al Turkio, Irano kaj Afganio; ankaŭ Levantenio. Vintre: centra Afriko el Niĝerio al Ugando kaj suda Sudano.
    • M. f. lutea (S. G. Gmelin, 1774)Flavkapa motacilo.
    Flava kapo kun verda kolo ĉe maskloj, inoj kiel pli vivida ino de flava.
    Reproduktejoj: Malsupra Volgo al rivero Irtiŝo kaj Lago Zajsano. Vintre: Afrikokaj Hindia subkontinento.
    • M. f. beema (Sykes, 1832)Motacilo de Sykes.
    Kiel flava sed kapo pli helgriza, orelareo blankeca; ambaŭ seksoj ofte similaj.
    Reproduktejoj: Norde de lutea, oriente al areo de Ladako. Vintre: Hindia subkontinento, ankaŭ Orienta Afriko kaj apuda Arabio.
    • M. f. melanogrisea (Homeyer, 1878)Turkestana nigrakapa motacilo.
    Simila al feldegg, sed blanka subvanga strio kaj foje verda kolo.
    Reproduktejoj: Volga Delto orienten ĉirkaŭ Kaspia Maro al norda Afganio. Vintre: Pakistano kaj nordokcidenta Barato al okcidenta Nepalo, eble ankaŭ en nordorienta Afriko.
    • M. f. plexa (Thayer & Bangs, 1914)Nordsiberia flava motacilo.
    Maskloj kiel thunbergi sed orelareo pli malhela, krono pli hela, spura superokula strio. Inoj kiel eluzitaj maskloj.
    Reproduktejoj: Siberio inter riveroj Ĥatango kaj Kolima. Vintre: Barato, sudorienta Azio.
    • M. f. tschutschensis J. F. Gmelin, 1789Beringa flava motacilo, Alaska flava motacilo aŭ Orienta flava motacilo.
    Ambaŭ seksoj simila al koresponda flava, sed pli malhelgriza kapo; inoj ofte tre similaj al maskloj.
    Reproduktejoj: ĉirkaŭ Beringa Markolo al marbordo de nordokcidenta Kanado. Vintre: regionoj ĉirkaŭ Sudĉina Maro.
    • M. f. angarensis (Sushkin, 1925)Sudsiberia flava motacilo.
    Maskloj kiel plexa, sed superokula strio pli markata.
    Reproduktejoj: El suda Siberio suden tra okcidenta Transbajkalio al norda Mongolio. Vintre: Sudorienta Azio.
    • M. f. leucocephala (Przevalski, 1887)Blankakapa flava motacilo.
    Masklo kiel flava, sed kapo tre palgriza, preskaŭ blanka. Ino kiel inoj de flava, sed kapo iom pli malhela.
    Reproduktejoj: nordokcidenta Mongolio kaj apuda Ĉinio kaj Rusio. Vintre: probable Barato.
    • M. f. taivana (Swinhoe, 1863)Verdakrona flava motacilo aŭ Kurila flava motacilo.
    Kiel flavissima sed pli malhela sube, orelareo multe pli malhela, preskaŭ nigra. Ambaŭ seksoj similaj.
    Reproduktejoj: inter teritorioj de plexa kaj tschutschensis suden tra Saĥalino al norda Hokkaido. Vintre: Birmo al Tajvano, suden al Wallacea.
    • M. f. macronyx (Stresemann, 1920)Sudorienta siberia flava motacilo.
    Maskloj kiel thunbergi sed pli brila kaj pli markata dorso. Inoj kiel ĉe thunbergi sed sen superokula strio.
    Reproduktejoj: sudorienta Transbajkalio orienten al marbordo, suden al Manĉurio. Vintre: nordokcidento de Sudĉina Maro.
    • M. f. simillima Hartert, 1905Beringa flava motacilo aŭ Mallongvosta grizkapa flava motacilo.
    Ambaŭ seksoj similaj al koresponda flava, sed superokula strio malpli markata.
    Reproduktejoj: Kamĉatko kaj insuloj de Beringa Maro, eble ĉe Aleŭtoj. Vintre: Sudorienta Azio suden al norda Aŭstralio.

    Nomiga Blukapa flava motacilo kaj Flava motacilo formas mallarĝan hibridejon en norda Francio. Birdoj el tiu zono varias laŭ aspekto, sed unu tipo, kiu similas al nomiga Blukapa flava motacilo (escepte ke la bluaj nuancoj ĉekape estas pli palaj kaj pli violaj kaj blanko ĉekape estas pli etenda, ĉefe ĉe gorĝo, orelareo kaj superokula strio) estas populare nomata Kanala motacilo.

    Notoj

    Referencoj

    Pliaj fontoj

    Eksteraj ligiloj

    Wikiwand in your browser!

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

    Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.