Remove ads
maro inter okcidenta Alasko, Alaska Duoninsulo, Aleutoj, Kamĉatko kaj orienta Siberio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Beringa maro estas maro de la norda parto de Pacifika Oceano. Ĝi situas inter la orienta bordo de Siberio kaj la okcidenta parto de Alasko. Norde disigas la Beringa Strato la Beringan maron de Nordpolusa maro. La limo inter Pacifiko kaj Beringa maro estas formata de la ĉeno de la Aleutaj insuloj.
Beringa maro | ||||
---|---|---|---|---|
maro [+] | ||||
Akvejo | Arkta oceano, Pacifiko | |||
Koordinatoj | 58° 0′ 0″ N, 178° 0′ 0″ U (mapo)58-178 | |||
Akvokolektejo | 2 300 000 km² (230 000 000 ha) [+] | |||
Areo | 2 300 000 km² (230 000 000 ha) [+] | |||
|
||||
Beringa maro | ||||
Vikimedia Komunejo: Bering Sea [+] | ||||
La Beringa maro estas 304 Mio. km² granda kaj 4200 m profunda. Per la varma Alaska Fluo (8-11 °C) restas la Beringa maro ĉiujare de julio ĝis septembro senglacia.
La marnivelo malaltiĝis dum la lasta glaciepoko en la suda Beringa maro tiel, ke estiĝis terponto inter Siberio kaj Alasko. Tiu t.n. Beringa ponto ebligis migradon de homoj al Ameriko.
La Beringa maro estas nomita post dana naturesploristo Vitus Bering, kiu komence de la 18-a jarcento en komisio de la caro Petro la Granda esploris, ĉu ekzistas konekto inter Siberio kaj Ameriko.
Insuloj de la Beringa maro estas ekz. la Komandorski-insularo kun la Beringa insulo kaj la grupo de Pribilof-insuloj.
Biogeografie Beringa maro estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.