From Wikipedia, the free encyclopedia
Blasius Merrem (naskiĝis la 4-an de februaro 1761, mortis la 23-an de februaro 1824) estis germana naturalisto, zoologo, ornitologo, matematikisto, kaj herpetologo. En 1804, li iĝis profesoro de politika ekonomio kaj botaniko ĉe la Universitato de Marburgo.[1]
Blasius Merrem | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Blasius Merrem | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1761 en Bremeno | ||||
Morto | 23-an de februaro 1824 (63-jaraĝa) en Marburg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Bremeno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto herpetologist (en) universitata instruisto zoologo ornitologo natursciencisto vd | ||||
Aktiva en | Marburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Friedrich Blumenbach vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Merrem naskiĝis ĉe Bremeno, kaj studis ĉe la Universitato de Gotingeno ĉe Johann Friedrich Blumenbach. Li disvolvis intereson en zoologio, ĉefe en ornitologio.
Li estas memorita ĉefe kiel la unua ornitologo kiu proponis dividon de birdoj en Ratitae (Strutoformaj birdoj aŭ kurbirdoj, kun ebena sternumo) kaj Carinatae (aŭ flugobirdoj, kun karina sternumo), kio formis parton de lia klasigo de birdoj en Tentamen Systematis Naturalis Avium, publikita en Berlino en 1816 (en Abhandlugen Akad. Wiss. Berlin 1812–1813: Phys. Kl.).
Simile, en sia verko de 1820 nome Versuch eines Systems der Amphibien, li estis la unua sciencisto kiu akurate separis la amfibiojn el reptiliojn, kiu separis krokodilojn el lacertoj, kaj kiu kombinis lacertojn kaj serpentojn en unusola ordo.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.