Bezdružice
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bezdružice (germane Weseritz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en nordorienta parto de distrikto Tachov. Vivas ĉi tie 927 loĝantoj (2024).
Bezdružice | |||
germane Weseritz | |||
urbo | |||
Placo kaj kastelo en Bezdružice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Bezdružice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Tachov | ||
Administra municipo | Bezdružice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Tepla montetaro | ||
Situo | Bezdružice | ||
- alteco | 576 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 26″ N 12° 58′ 16″ O (mapo) | ||
Areo | 32,02 km² (3 202 ha) | ||
Loĝantaro | 927 (2024) | ||
Denseco | 28,95 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1227 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 349 53 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0327 | ||
NUTS 5 | CZ0327 560740 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 10 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bezdružice | |||
Retpaĝo: www.bezdruzice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Konstantinovy Lázně, Kokašice, Lestkov, Teplá, Ostrov u Bezdružic kaj Úterý.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1227, kiam la vilaĝo apartenis al Hrabišidoj, pli poste estas menciata en la jaroj 1360–1379 Bušek z Bezdružic, kiu estis verŝajne antaŭulo de familio Harantidoj el Polžice kaj Bezdružice. Ekde la jaro 1390 Bezdružice estis posedaĵo de Kolovratidoj, kies familia branĉo portis nomon Bezdružičtí z Kolovrat. Jan 2-a Bezdružický z Kolovrat († 1467) apartenis al influemaj personoj en okcidenta Bohemio kaj al lia peto Bezdružice estis fare de Jiří z Poděbrad la 31-an de oktobro 1459 estis avancita je urbeto. Post Jan la 2-aBezdružice tenis iom post iom liaj tri filoj, el kiuj Jiří († 1526) donis al la bezdružicanoj ĉeĥe skribitan urban privilegion.
Dum la Dua Mondmilito Bezdružice estis parto de Grandgermana imperio, usona armeo enpaŝis en la urbon la 4-an de majo 1945. Sekvis elandigo de germana loĝantaro kaj eĉ spite al alveno de novaj loĝigintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio sinkis la nombro de loĝantoj al duono. La grandbieno kun la kastelo en Bezdružice, kies posedanto estis princo Alois Löwenstein–Wertheim (1871–1952), estis kiel la germana posedaĵo ŝtatigita en la jaro 1945.
Mallongtempe post la Dua Mondmilito okazis detruigo de domoj en la placo de la urbodomo, pli poste estis en diversaj partoj de la urbo detruitaj ankaŭ pluaj domoj, sed alŝovo de pluaj loĝantoj elvokis bezonon de konstruado de novaj loĝejoj. En la jaro 1970 estis finitaj tri paneldomoj ĉe lernejo, pluaj domoj ĉi tie estiĝis dum la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.
Al la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de urbo.
Kastelo Bezdružice situas sur monteto super la placo. La devena gotika burgo estiĝis antaŭ la jaro 1330. Dum Kolovratidoj ĝi estis renesance alikonstruita. La kadukiĝinta muraro de la malnova burgo estis en la 18-a jarcento parte detruita kaj la kastelo reguligita en baroka stilo (1772–1776). Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al Löwensteinidoj, kiuj en duono de la 19-a jarcento translasis ĝin al la urbo por establi kancelariojn de juĝejo kaj prena oficejo. Ekde la jaro 1953 la kastelo funkciis kiel refreŝiga centro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 168 |
1880 | 2 158 |
1890 | 2 111 |
1900 | 2 010 |
1910 | 1 962 |
1921 | 1 977 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 013 |
1950 | 983 |
1961 | 1 055 |
1970 | 1 034 |
1980 | 1 007 |
1991 | 981 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 990 |
2014 | 911 |
2016 | 910 |
2017 | 902 |
2018 | 938 |
2019 | 951 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 938 |
2021 | 870 |
2022 | 940 |
2023 | 915 |
2024 | 927 |
Urbo Bezdružice havas naŭ partojn situantaj sur ses katastraj teritorioj (k.t.):
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.