Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ellandigo, forŝovo aŭ forpelo de germanoj el Ĉeĥoslovakio (germane: Abschiebung der Deutschen aus der Tschechoslowakei aŭ Vertreibung der Deutschen aus der Tschechoslowakei) en la jaroj 1945–1946 estis amasa deportado de germana loĝantaro el Ĉeĥoslovakio post finigo de la Dua Mondmilito. Ĝi havis karakteron de etna purigado, diversloke akompanata per perfortaj ekscesoj inkluzive de kelke da masakroj de germanaj civiluloj. Temis pri reago al politiko de malvenkita nazia Germanio, kies okupacia administrado faris teroron rilate al la ĉeĥoslovaka loĝantaro.
Historio de Ĉeĥio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Unetica kulturo | |
Boii | |
Markomanoj | |
Mezepoko | |
Grandmoravia imperio | |
Přemyslidoj | |
Landoj de Krono ĉeĥa | |
Mezepoko | |
Husanaj bataloj | |
Jogajlidoj | |
Habsburgoj | |
Habsburga epoko | |
Habsburga monarkio | |
Tridekjara milito | |
Aŭstra imperio | |
Aŭstrio-Hungario | |
Unua mondmilito | |
Ĉeĥoslovakio | |
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio | |
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio | |
Dua mondmilito | |
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko | |
Soveta invado | |
Velura revolucio | |
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko | |
Ĉeĥa Respubliko | |
Disfalo de Ĉeĥoslovakio | |
Eŭropa Unio | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Ideon malaltigi la nombron de germanoj en Ĉeĥoslovakio per rezigno de kelkaj limregionaj terlangoj, pri kiuj oni pripensis eĉ en la tempo de estiĝo de Ĉeĥoslovakio, Beneš uzis jam en septembro de 1938 dum munkena krizo.[1] Post la 2-a mondmilito fruntaj ĉeĥoslovakaj politikistoj eluzis la postmilitan atmosferon plenigita de naŭzo kaj malamo rilate al germanoj kaj sekve al ĉio germana. Kelke da dekretoj de prezidento Edvard Beneš kreis bazon por ilia postmilita ellandigo. Li mem estis ankaŭ pri neceseco de ellandigo de la germana loĝantaro konvinkita. Per Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara la germanoj estis senigitaj de ĉeĥoslovaka civitaneco kaj ili fariĝis tiel sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio fremduloj, sekve ili estis forpelitaj kaj ilia posedaĵo falis al konfisko.[n. 1][2].
Per takso estis transloĝigitaj 1,6 milionoj de la germanaj loĝantoj en usonan okupacian zonon de Germanio kaj 800 000 homoj en sovetan zonon.[3] Certa nombro de germanoj ĉefe el suda Moravio kaj suda Bohemio aliris en tiam fare de venkintaj potencoj en same okupitan Aŭstrion.
La ellandigo de germanoj havis sian devenon nenur en la postmilita kontraŭgermana harmonio de la ĉeĥa nacio, sed ankaŭ en la politika programmo de politikistoj, kiuj en la tuta agado partoprenis komune kun la armeo kaj revoluciaj gvardioj.[4] Ankoraŭ antaŭ Pocdama Konferenco okazis dum la "sovaĝa" forŝovo sur principo de kolektiva kulpo al perfortaĵoj, sangaj ekscesoj kaj murdoj de civilaj germanoj, sed ankaŭ al rabado kaj ŝteligado.[4] Temis pri pripensita politiko de la ĉeĥoslovaka reprezentantaro, laŭ kiu devis esti ankoraŭ antaŭ intertraktado de tri postmilitaj grandpotencoj ellandigita kiel eble plej granda kvanto de germanoj, rilate al tio, ke la subteno de anticipe konsentita ellandigo elflanke de la grandpotencoj malfortiĝis.[5][6][4]
La ideo de amasa transporto de la loĝantaro estiĝis jam post la unua mondmilito. Solvo de la komplika nacieca konsisto kaj el ĝi fontantaj malfacilaj konfliktoj kaj nesupervenkeblaj antagonismoj, precipe en meza kaj orienta Eŭropo, devis alporti "plifaciligon de la nacieca konsisto".[7] Unu el la unuaj, kun propagis tiun ĉi disponoj, estis ekzemple franca sociologo Bernard Lavergne. La ellandigo estis uzita dum solvado de rilatoj inter Grekio kaj Turkio en Balkano kaj en Malgranda Azio en la jaroj 1922–1923 post greka-turka milito. Sed en la intermilita Eŭropo temis pri escepta solvo. La komplikan naciecan konsiston solvis ankaŭ disponoj de traktato de Versajlo.[8]
La politikistoj reprezentantaj la germanan minoritaton klopodis krei "germana Aŭstrion" kaj "Mezan Eŭropon". Ili klopodis pri la germana hegemonia ŝtato. Pro tio ankaŭ la germana centralisma politiko venis en konflikton kun tradicia ĉeĥa federalismo. Kio montriĝis en lastaj tagoj de la monarkio per klopodo de sudetgermanoj fariĝi konsisto de unueca germana ŝtato. La ĉeĥa flanko klopodis pri memstara ĉeĥa ŝtato. Tiu ĉi"konflikto inter la ĉeĥaj kaj la germanaj politikistoj ne solvis intertraktado, sed decido de la eŭropaj potencoj."[9][10] La laŭtempan atmosferon de plimulto de ĉeĥoj kaj germanoj en komencoj de la frespubliko karakterizas vortoj de alie moderigita ministria prezidanto Vlastimil Tusar: "Espero por interkonsento inter ĉeĥoj kaj germanoj pri konstitucio preskaŭ ne estis. Estis nenia ponto inter la preparata konstituciaj proponoj kaj tiuj aŭtonomismaj planoj, pro kiuj tiutempe bolis ĉiu germana politikisto kaj ĉiu germana ĵurnalo. Inter la ĉeĥa kaj la germana klopodo estis malharmonio nesupervenkebla, la ĉeĥoj volis unuecigi la ŝtaton, la germanoj kiel eble plej multe apartigi de la ĉeĥoj."[11] Per Munkena interkonsento, devigira rezigno pri Sudetio al Germana imperio, sed ankaŭ per la Unua Viena Arbitracio pri ampleksaj teritorioj en Slovakio, Subkarpata Rusio kaj al Hungario, okazis en la jaro 1938 al plirapidiĝo de la tuta ĉeĥa-germana problemo. Dum protektorato kaj la militaj eventoj la streĉo inter la ĉeĥoj kaj la germanoj pliprofundiĝis.[12]
Malbonaj spertoj kun ŝirmo de la minoritatoj enkadre de Versaila sistemo kaj kun agnosko de la naciecaj aŭ lingvaj minoritatoj estis ĉefa signifikatoro por la ellandigo de la minoritatjoj dum la milito, sed ankaŭ la solvo de "germana demando"[7] La minoritatoj devis simple malaperi. La obsedo pro pureco de la nacio (Sauberkeitswahn) en meza Eŭropo certe aperis ankaŭ pli frue, sed Hitler dum la milito tre reviviĝis ĝin kaj plenigis ĝin pri rasa supereco de la nacio. Por forigi slavajn naciojn el Bohemio (enkadre de Fina solvo de ĉeĥa demando), Pollando kaj eŭropa parto de Sovetunio, parte per formo de ellandiigo malantaŭ Uralo, kaj al ilia anstataŭigo de germanoj estis kreita Generalplan Ost.[13] La sekureco estis ĉefa motivigo de la post milita ĉeĥoslovaka nacieca politiko kaj tiu estis komprenata tra kolektiva aparteneco al la nacio. Nur poste venis demandoj ankaŭ politikaj opinioj aŭ aliaj elementoj de supervido al la loĝantaro. La londona ekzila registaro kaj tri unuaj postmilitaj kabinetoj donis al realigo de la forŝovo de germanoj grandan sekurecan signifon.[14][15] La grandpotencoj konsentis kun la ellandigo kun kondiĉo, ke ĝi estos farita per humana maniero. La ellandigo de parto de la germana loĝantaro estis en la postmilita situacio konsiderata kiel laŭleĝa kaj preventa solvo de la demando minoritato, kiu povis esti eĉ plu fonto de streĉo en la internaciaj rilatoj.[16] Ellandigitaj estis ankaŭ multaj germanoj el Slovakio, (Karpataj germanoj germane: Karpatendeutsche).
Ministro Jaromír Nečas prezentis en Parizo en duono de septembro de 1938 "kvinan planon" de prezidento Edvard Beneš, en kiu li unuafoje proponis partan transŝovon de germanoj.[4] En la jaroj 1940–1941 Beneš pripensis eĉ super propra germana aŭtonomio en plejparte germane enloĝataj teritorioj. La hejma rezistmovado estis principe kontraŭ.[4] En la internacia kunteksto postulis pri forŝovo de ĉiuj germanoj el la rezignita teritorio kiel la unua dum aŭtuno de 1939 pola ekzila registaro en Londono.[17] Ĝi kritikis traktadojn de Edvard Beneš, kiujn li gvidis en la ekzilo ekde la 3-a de septembro 1939 kun reprezentantoj de sudetgdermanaj socialdemokratoj, precipe kun prezidanto Wenzel Jaksch.[4]
La brita registaro konsentis kun transfero de la germanaj minoritatoj el meza kaj sudorienta Eŭropo surbaze de memorandumo el la 2.a de julio 1942, pri kio E. Beneš estis informita farede brita ministro de eksterlando A. Eden la 7-an de julio 1942. Sed sekve ankaŭ en oktobro de 1942 ĝi rekomendis al Beneš, por ke dum estonta realigo de la ellandigo de germanoj ne metu tro grandan emfazon al kriterioj kaj prijuĝado de kulpo aŭ neklupo de unuopaj germanoj.[18] Sub premo de senĉesa kritiko de rezistmovadanoj el la patrujo Beneš devis interrompi kontaktojn kun reprezentantoj de la sudetgermana socialdemokratio gvidata de Jaksch.[4] Proksimume tiel de la dua duono de la jaro 1942 la demando de transfero de germanoj fariĝis por la ĉeĥoslovakaj politikistoj en Londono prioritato. Okazis diversaj intertraktadoj kaj fine de la jaro 1943 Beneš akiris konsenton de Granda Britio, Usono kaj Sovetunio al la amasa transfero de la germanaj minoritatoj en la malvenkitan Germanion.[4]
En Moskvo Beneš prezentis en novembro de 1943 sian ideon "komwnci tuj post liberigo de la respubliko kun deviga ellandigo de limigitaj grupoj tiel aŭ alie kulpiĝintaj germanoj".[4] Beneš ĉi tie elparolis deziron seniĝi pro transloĝigo de minimume du milionoj de germanoj, sed li aldiris, ke "ju pli da ili estos for, des pli bone".[4] En Moskvo li ankaŭ interkonsentis pri plua postmilita kunlaborado kun la ekzila gvidado de KPĈ.[4] La 13-an de majo 1943 donis konsenton al la suma forŝovo Roosevelt dum vizito de Beneš en Usono[19] Dum la vizito Beneš ricevis ankaŭ konsenton de la soveta registaro, nome pere de soveta grandambasadoro Bogomolov.
Fine de aŭtuno de 1944 la ĉeĥoslovaka registaro transdonis al Eŭropa konsila komisiono (European Advisory Commission) kaj sekve al reprezentantoj de tri grandpotencoj (kaj ankaŭ al Francio) siajn postenojn. Sur la teritorio de la respubliko laŭ la registaro devis resti post ĉefa ondo de malfluso proksimume okcent mil germanoj, kiuj devus esti civitane intergritaj kaj laŭetne asimilitaj.[20] Pri "revolucia forpelo" estis en la materialoj eĉ ne unu vorto. Male, signe aperis spekulado, ke "proksimume duonmiliono de germanoj el la ĉeĥoslovaka ŝtata teritorio pro sekvoj de la estiĝinta situacio estos fuĝintaj kaj ke poste sekvos (dum tempo de du jaroj) organizita forŝovo de plua proksimume unu miliono sescent mil personoj."[21] La brita kaj la usona flankoj ekprenis en siaj respondoj al la memorandumo de la registaro "atendeman" pozicion. Beneš menciis ankaŭ pri la proksimiĝanta restado en Moskvo kaj ombrigis eblecon fari la agadon kun la sovetoj.[22][4]
La ideo de la revolucia forpeligado de germanoj aperis ĉe la ekzila registaro ekde la komenco mem.[23][4]
"… sed dependos en vi hejme, por ke la germanoj estu alpremitaj kaj forpremitaj kiel eble plej multe kaj plej malproksimen. Kun tio oni kalkulas ĉi tie, ke tio la ĉefa estos fine hejme kaj ke tio estos sanga, kaj ne promeno tra Venceslaa placo kiel en la jaro dek ok. Temas do pri tio, por ke tio okazu hejme kiel eble plej multe…"— El depeŝo de Prokop Drtina al Vladimír Krajina el la 9-a de decembro 1940, [24]
En januaro de 1942 Beneš proponis al la ekzila kabineto certigi la antaŭmunkenajn limojn "kaj lasi simple pason al la eventoj revoluciaj, kiuj post la falo de Germanio kun certeco venos".[25] Kun tia progreso de "hejma revolucio" estis konatigita ankaŭ aparta "Studa grupo" de la londona ministerio de la nacia defendo. En julio de 1943 tiu ĉi grupo ellaboris kvar proponojn de la forŝovo:[26][27][4]
- Transfero de proksimume du milionoj de germanoj sen rekompenco por la posedaĵo, sed kun konsento de la grandpotencoj.
- Rezigno pri pli malgrandaj partoj de la limregionoj en kombino kun elloĝigo de maksimume naŭdek – sed minimume proksimume sepdek kvin procentoj de germanoj.
- Interŝanĝo de germanoj kontraŭ ĉeĥoj vivantaj en eksterlando kaj soraboj, kun supozo de sekva asimiliĝo de proksimume miliono de germanoj, kiuj restus en la respubliko.
- La kvara varianto kalkulis kun ebleco, ke la ĉeĥoslovaka armeo sukcesos en fazo de la tiel nomata gvidata revolucio konkeri kiel eble plej rapide la antaŭmunkenajn limojn kaj ke dum proksimume unu semajno elloĝigos el la teritorio de la historiaj landoj nemalmjulte ol du milionoj 846 mil germanoj (kaj al tio ankoraŭ 649 mil hungaroj el Slovakio kaj Subkarpa Rusio kaj 78 mil poloj el Silezio), post tio en plua semajno trafos la sama sorto pluajn 381 mil germanojn (nun krom alia ankaŭ el Slovakio kaj Subkarpata Rusio), elloĝigitaj el la enlando per la fervojaj transportoj. En la propono oni supozis, ke ĉiu ellandigito povus preni valizojn en kvanto kaj pezo, kiun li povos mem porti, dum kio la transfero okazus el limregionaj distriktoj ĝis distanco proksimume kvindek kilometroj per aerlinio de la limoj piede, kio devis prezenti sesdek ĝis sepdek kvin kilometroj de marŝo. El la ceteraj distriktoj la germanoj devis transportiĝi per alveturigitaj veturiloj (trajnoj). Tiu ĉi koncepto en kelkaj rilatoj alproksimiĝis al enhavo kaj celoj de la plano, sur kiu laboris en la komencoj de la rezistmovado la plej signifa organizaĵo Defendo de nacio (DN)…"
—T. Staněk - A. von Arburg, Organizované divoké odsuny? (majo ĝis septembro de 1945) [4] [28]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.