From Wikipedia, the free encyclopedia
Besta fiziologio aŭ zoofiziologio estas la studo de la funkcioj de histoj, organoj kaj sistemoj en bestoj sur ĉiuj niveloj, inkluzive de molekula nivelo kaj pli grandaj niveloj, kaj tial kiel tiuj ĉi funkcioj estas kontrolitaj kaj reguligitaj. Tiamaniere oni povas ankaŭ akiri scion pri homa fiziologio. Besta fiziologio estas subfako de zoologio. La ĉefaj temoj de besta fiziologio estas: strukturo-funkciaj rilatoj, adaptado, alklimatiĝo, homeostazo, retroregsistemoj, kaj plenumado kaj reguligo.[1] Subfakoj de besta fiziologio estas ekofiziologio kaj evolua fiziologio. Veterinara fiziologio kiel branĉo de veterinara medicino traktas la korpajn funkciojn de dorlotbestoj.[2]
La germana zoologo Wolfgang von Buddenbrock-Hettersdorff estas konsiderita la fondinto de kompara besta fiziologio. Kompara besta fiziologio esploras la similecojn kaj diferencojn en korpoprocezoj laŭ sistema pozicio de bestoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.