Bernhard Todt

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bernhard Todt
Remove ads

Bernhard TODT (naskiĝinta la 5-an de novembro 1829 en Duninowo je distrikto Slupsko, mortinta la 2-an de oktobro 1891 en Magdeburg) estis germana klasika filologo kaj gimnazia instruisto. En Hanovro kaj Magdeburg li estis provinca lerneja konsilisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Vivo

Todt ĝuis instruadon ĉe Franckesche Stiftungen. Poste li ekstudis en Halle (Saale) klasikan filologion, filozofion kaj evangelian teologion. En 1849 li troviĝis inter la fondintoj de la studenta korporacio Corps Neoborussia Halle.[1] Inter liaj instruistoj estis Gottfried Bernhardy, Heinrich Leo, Hermann Ulrici kaj August Tholuck. Post ĉiuj ekzamenoj li fariĝis instruisto ĉe Latina, la ĉefa lernejkomplekso ene de Franckesche Stiftungen. De 1856 li deĵoris en Trzebiatów kaj de 1861 en Nordhausen. Iĝis li en la jaro 1864-a lernejestro de la Hennebergia Gimnazio. De tie li venis kiel provinca lerneja konsilisto al Hanovro. En 1869 li iĝis sekvanto de Karl-Gustav Heiland en Magdeburg.[2] Verkis li helenan vortaron kaj plurajn eseojn pri Esĥilo kaj tirano Dionizo la 1-a. Laŭ Godfredo de Villehardouin kaj Niketas Ĥoniates li rakontis la konkeron de Konstantinoplo en 1204 dum la kvara krucmilito.[3] Li tradukis la tragediojn esĥilajn en la germanan.[4] Li mortis deĵorante.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Programm-Abhandlungen

  • De Aeschylo vocabulorum inventore commentatio. Halle 1855. 56 S.[5]
  • Dionysios I. von Syracus. Ein Charakterbild aus der griechischen Geschichte. Treptow a. R. 1860. 30 S.[6]
  • Über formale und humanistische Bildung. Antrittsrede als Direktor. Gotha 1865. 7 S.[7]
  • Einführungsrede des Kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt (bei Einführung des Direktors Dr. Adolf Rothmaler). Nordhausen 1872. S. 45–52.[8]
  • Einführungsrede des kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt (bei Einführung des Direktors Dr. Gustav Grosch). Nordhausen 1876. S. 1–4.[8]
  • Rede des Kgl. Provinzial-Schulrats Herrn Dr. Todt bei der Einführung des Direktors (Dr. Hermann Wiesing) am 25. April 1878. Nordhausen 1879. S. 30–35.[9][10]

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads