Belvedero, belvidejo,[1] elrigardoturo estas turo, kiu konstruiĝis por vidi la tutan panoramon en 360 °. Ĝi havas ĉefe turisman celon kaj uzon. Belvidaj turoj konstruiĝas ekzemple el ŝtono, ligno, betono aŭ, fero. Ilia nombro grandiĝis precipe depost invento de lifto.
Simila konstruaĵo estas gardoturo, sed ĝin ĝenerale ne rajtas viziti civiluloj.
Elvidejoj foje servas ankaŭ aliajn celojn. Ekzemploj estas telekomunikaj turoj, preĝejoturoj, ventocentraloj aŭ akvoturoj. Ofte elvidejoj konstruiĝas sur montopintoj, ekzemple en Budapeŝto sur monto Jánoshegy. Konata elvidejo estas Eiffel-Turo, kiu servas ankaŭ kiel ornamaĵo de Parizo, restoracio kaj telekomunika turo.
Belvederoj
- Eiffel-Turo en Parizo, Francio
- Eschkopfturm sur la monto Eschkopf en la Palatinata Arbaro
- Hochsimmerturm sur la monto Hochsimmer, Germanio
- Idarkopfturm en Idarwald, Germanio
- Luitpoldturm, proksime de Merzalben, Germanio
- Killesbergturm en Stutgarto, Germanio
- Rehbergturm sur monto Rehberg (Vasgovio)
- Pado en la nuboj, en Ĉeĥio
- Bolt Tower, en Ĉeĥio
Esperanto
Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.
Bildaro
- la Schänzel-turo en novembro 2007.
- La Luitpold-turo sur la monto Weißenberg.
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.