From Wikipedia, the free encyclopedia
Kismaros [kiŝmaroŝ] (germane Kleinmarosh) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en Distrikto Szob. Maros devenas el la latina Mures, signifanta komunumo laŭ akvobordo. Kis signifas malgranda kaj diferencas de Nagymaros, kiu signifas granda-maros.
Kismaros | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2623 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 619 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 219 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 50′ N, 19° 0′ O (mapo)47.8377519.004711111111 [+] | ||
Areo | 11,96 km² (1 196 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kismaros [+] | |||
Kismaros situas inter montaro Börzsöny kaj maldekstra flanko de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob. Pramo funkcias al Kisoroszi. Ĝi kontaktiĝas kun Verőce (Pest).
En la 18-a jarcento germanoj fondis la vilaĝon. La unua mencio devenas el 1781. En 1945 la sovetoj forportis germandevenulojn al trudlaboro en Sovetunion. Inter 1976-1990 la komunumo kuniĝis al Verőce havanta la nomon Verőcemaros. La loĝantaro okupiĝis komence pri forstrumado, nuntempe frekventas labori al Vác.
La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo. Vidindaĵo estas arbara fervojeto, kiu komence liveris arbojn, nuntempe turistojn.
En Kismaros mortis Mátyás Esterházy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.