komunumo en la departemento Gard de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Beaucaire (jen france, prononco [bo:KE:R], okcitane Bèucaire) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Gard, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 15 680 loĝantoj sur areo de 86,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 181 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nîmes (Nimo) kaj al la kantono Beaucaire / Bèucaire.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beaucaire (stacidomo). |
Beaucaire · Bèucaire | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Okcitanio | ||
Departemento | Gard | ||
Arondismento | Nîmes (Nimo) | ||
Kantono | Beaucaire / Bèucaire | ||
INSEE kodo | 30032 [+] | ||
Poŝtkodo | 30300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 680 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 181 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 48′ N, 4° 39′ O (mapo)43.8072222222224.6433333333333 [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Areo | 86,52 km² (8 652 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beaucaire (Gard) [+] | |||
La teritorio havas komunan limon kun Arles, Tarascon, Bellegarde, Comps, Fourques, Jonquières-Saint-Vincent, Manduel, Redessan kaj Vallabrègues.
Beaucaire estis fondita en la 7-a jarcento a.K. kiel "Ugernum". Post la romia invado de la nuntempa suda Francio la urbo troviĝis ĉe la Via Domitia, ŝoseo, kiu ligis Italion kun Hispanio.
De la 13-a jarcento ekzistas mencio de ligna ponto tra la rivero Rodano, supozeble, ĝis la 19-a jarcento, la plej suda ponto.
Dum la mezepoko estis atakoj de la Burgundoj, Gotoj kaj Araboj. Oni konstruis muregon ĉirkaŭ la urbo kaj fortikaĵon, kiu estis siatempe unu el la plej forta en suda Francio. Simon de Montfort, la estro de la krucmilitistoj dum la religia milito sukcesis konkeri ĝin, sed li devis cedi al Rajmondo la 7-a, la grafo de Tuluzo (Toulouse).
Kardinalo Richelieu (Armand Jean du Plessis, Duko de Richelieu) ordonis en la jaro 1632 la detruon. Grandaj partoj, ekzemple la turo kaj la kapelo, restis kaj estas konservitaj ekde 1845.
La signifo de Beaucaire devenis de la ĉiujara foiro, la "Foire de la Madeleine", kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1168. Laŭ historiaj raportoj ĉiujare renkontiĝis ĝis 300.000 komercistoj el la tuta lando, el la regiono de la mediteranea maro kaj la arabiaj landoj. Estis miloj da tendoj kie estis realigataj 20 - 25 milionoj komercaj kontraktoj. Tio estis pli ol la komerco en la haveno de Marsejlo dum tuta jaro. La riĉeco de la loĝantaro estis montrata per pompa arkitekturo.
Pro la enkonduko de la fervojo kaj la perdo de la signifo de la surakva transporto Beaucaire perdis sian kernan rolon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.