The Batcave (IFA:ðə bætkeiv; e-igo:la vesperta kelo) estis londona noktoklubo fondita en 1982, kiu reliefis en la londona noktovivo per la aparteco de sia estetiko, muziko kaj atmosfero kiu poste estis taksita gotikeca. Ĝiaj gvidvortoj estis «nepre nenia funko». La kluba skipo en 1983 survojiĝis kaj turneis en Anglio kaj Usono. Batcave estas nuntempe ankaŭ muzika kaj estetika stilo, influita de la universo de la klubo.
La klubo malfermas
La klubo malfermis la 21-an de julio 1982[1] ĉe Gargoyle, 69-70 Dean street en Soho, Centra Londono kaj estis fondita de Ollie Wisdom, kiu ankaŭ direktis kaj vigligis ĝin per sia muzikgrupo The Specimen. La noktokunveno okazis ĉiumerkrede en muzikmedio inspirita de glamroko de David Bowie, nova ondo kaj nigra romantismo de la 19-a jarcento. Kvankam menciindas ke komence la klubo ne sin prezentis «gotika», termino tiam ankoraŭ ne tiel kutima, ĝi tamen baldaŭ apertiĝis al pli diversaj muzikaj fluoj kiel postpunko, rokabilo, psikobilo kaj eĉ repo kaj industria muziko, kaj eme allogis malluman publikon. La estetiko kongruis kun la muziko: murojn tegis kaj ornamis retoj da nigra bunto kaj ledo kaj alispecaj fetiĉaĵoj aŭ funebraj kaj kiĉaj objektoj; Ollie Wisdom anoncis spektaklojn kiel luktomaĉoj en kotujo, enkaĝigintaj striptizistoj, fajraĵoj, projekciado de 1930-aj hororaj filmoj, kaj garantiis kabareda, festema kaj dancema atmosfero.
The Batcave estis unu el la malmultaj kluboj nokte malfermataj en Londono kaj ĝi ekekzistis precize kiam kreskis la mendado je la nomo de londona subkulturo. Multaj famiĝontuloj vizitadis na The Batcave kiel Siouxsie Sioux, Marc Almond, la grupo Sex Gang Children, Nick Cave, Charlie Harper, Youth (Killing Joke), Robert Smith... La 1-an de decembro 1982[2] Ollie Wisdom invitas na Alien Sex Fiend, muzikparo kun forta universo muzika kaj vida (mortokapoj, manekenoj makulitaj per sango kaj kun distranĉitaj membroj, blanka ŝminko kaj nigra aspekto) alportas frenezetan kaj teatrecan kontribuon kiu fariĝos emblema de la klubo kaj plenumas la atendojn de la ĉeestantoj; atendovico kelkfoje longa de centoj da metroj antaŭ la prodoj de la klubo iĝas rimarkita kaj komunikiloj klopodas pritrakti la aferon. Je 1983-a halovino, la BBC planas fari raportaĵon pri la noktoklubo sed elreviĝas ĉar ne trovinte elstaran profitdonan stelulon pri kiu fokusi[3].
Migranta klubo
En 1982, organiziĝas The UK Batcave Tour (la britia turneo de la vesperta kelo) kaj la trupo muzikumas en diversaj amuzejoj kaj kluboj tra Britio interalie en Manchester, Leicester, Sheffield, Birmingham aŭ Liverpool kaj en Usono. Unu el la notindaj diskĵokeoj de la Batcave estis Hamish McDonald.
|
Muzika ĝenro «Batcave»
Pro la efekto kiun havis la klubo al la gotika movado, ankaŭ rondiras la esprimo «stilo Batcave», en la angla kiel en aliaj lingvoj, se paroli pri muziko aŭ aspekto. La muzikĝenro Batcave kompreneble unuasence aludas grupojn kiuj muzikumis en la klubo; kaj duasence aludas grupojn rekte influitaj de tiuj grupoj. La estetiko Batcave estas iela krucaĵo inter gotika nigra eksteraĵo, punko kaj androgina dubasenca influo de glamroko.
Listo de muzikgrupoj rigarditaj Batcave:
- Alien Sex Fiend
- Ausgang
- Christian Death
- Corpus Delicti
- Furyo
- In Excelsis
- Jacquy Bitch
- Killing Joke
- Neva
- Sexbeat
- Sex Gang Children
- Siouxsie and the Banshees
- The Sisters of Mercy
- Specimen
- UK Decay
- Virgin Prunes
Nova ondo da grupoj kun distingebla Batcave-a influo poste aperis. Ĝi estas rigardata kiel «dua Batcave-a ondo». Ankaŭ en la muzikĝenro Mortroko, kelkaj grupoj sin klamis Batcave sed la demando ĉu tiu kvalifiko oportunas en tiu ĝenro estas debatata.
- All Gone Dead
- Cinema Strange
- Collapsing New People
- Eat Your Make Up
- Gorgonas
- Skeletal Family
- Strange Dolls Cult
- The Vanishing
25jariĝo
Ollie Wisdom organizis esceptan vesperon la 11-an de julio 2008 en la Colosseum de Vauxhall aniversare de la kulta klubo de Soho. La emfazo koncernis refiguraĵon de tiutempa estetiko (filmafiŝoj, ktp...). Dum preskaŭ ses horoj koncertis diversaj grupoj: Avoidance of Doubt, The McCarricks, Sex Gang Children. Poste, diversaj spektakloj plidistris la spektantojn. Interalie, Veronika Valentine, kiu ankaŭ prezentis sin en la Festivalo de Glastonbury, dancis sur ŝnurreto en spektaklo nomata Web of Enticement (alloga reto); La artisto Darling Vixen plenumis malĉasteman dancon uzante dekorelementojn (seĝoj, tabloj...) elmontriĝante henaajn tatuojn kaj kabalajn simbolojn[5].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.