Bat Jam

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bat Jam
Remove ads

Bat Jam hebree בַּת יָם, arabe بات يام estas grandurbo kaj banloko en Israelo en Distrikto Tel-Avivo. La loknomo signifas: filino de la maro.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Laŭ la stato de 2018 en la urbo Bat Jam vivis 128 800 loĝantoj sur areo de 8,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 771 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Tel-Avivo, Holon kaj Riŝon-Le-Ciono.

Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Situo de Bat Jam en Israelo

Geografio

Bat Jam situas laŭ la Mediteraneo en la marborda ebenaĵo ĵus sude de Tel-Avivo. Ĝi estas antaŭurbo de Tel-Avivo. Holon troviĝas 2, Tel-Avivo 5, Ramat Gan 9, Bnej-Brak 11, Ramlo 15, Aŝkelon 43, Jerusalemo 53, Ĥajfo 91 kilometrojn.

Historio

Thumb
Aerfoto pri Bat Jam

Bat Jam estis establita kiel Bajit Vegan (="Domo kaj Ĝardeno") en 1926. Dum la palestinaj tumultoj en 1929 la komunumo estis atakita fare de palestinaj batalantoj, tial la loĝantoj forlasis la komunumon. Ili revenis en la sekva jaro. Ekde 1937 jam la oficiala loknomo estis Bat Jam. Laŭ popolnombrado en Palestino en 1945 vivis tie 2000 judoj, post 2 jaroj jam 4000. En 1958 Bat Jam urbiĝis. Tiutempe multe da enmigrintoj venis el Turkio, en la 1980-aj jaroj jam el Sovetunio kaj Etiopio. Ekzistas ankaŭ araba kaj vjetnama kvartaloj en la urbego.

Ekonomio

Thumb
Urbodomo de Bat Jam
Thumb
Sinagogo en Bat Jam
Thumb
Vojo en Bat Jam

Bat Jam estas grava industria urbo, sed nepre menciinda estas la turismo, ja la urbo havas 6 marbordajn strandojn.

Trafiko

Bat Jam havas stacidomon. La ŝoseo kuras el Tel-Avivo al sudo, krome estas bona vojkontakto kun Heron.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Bat Jam mortis esperantisto Josef Murĵan

Ĝemelurboj

Fontoj

Thumb
Larĝa panoramo pri plaĝo de Bat Jam
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads