Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bartholomäus ZIEGENBALG (naskiĝinta la 14-an de junio 1683 en Pulsnitz, mortinta la 23-an de februaro 1719 en Tharangambadi/ Tamilnado) estis germana protestantisma misiisto kaj filologo.
Bartholomäus Ziegenbalg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1682 en Pulsnitz |
Morto | 23-an de februaro 1719 (36-jaraĝa) en Tharangambadi |
Tombo | Trankebar (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | tradukisto tradukisto de Biblio misiisto |
Post studo de teologio en Halle (Saale) (ĉe Franckesche Stiftungen) li sekvis vokon de reĝo Frederiko la 4-a (Danio) fondi misiejon en Hindujo. En 1706 li venis al Tharangambadi. Intertempe Ziegenbalg troviĝis sub la ŝirmo de la Dania Eosthinda Kompanio je Ĉenajo. Sed baldaŭ li kritikis ties ekonomiajn interesojn.
Inter liaj skribaĵoj menciindas »Grammatica tamulica« (Halle 1716), »Biblia tamulica« (1723) kaj »Ausführliche Missionsberichte« (Halle, 1710 ss.; tiuj ĉi raportoj kontinuigitis postmorte sub lia nomo ĝis 1770).
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 916 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.