nederlanda instruisto, rezististo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bart Rijpstra (naskiĝis la 27-an de julio 1912 en Leeuwarderadeel,[1] mortis la 10-an de junio 1989 en Heerenveen[2]) estis nederlanda lerneja instruisto, laborista esperantisto, kaj dum la Dua Mondmilito kontraŭnazia rezistanto.[3]
Bart Rijpstra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1912 en Leeuwarderadeel |
Morto | 10-an de junio 1989 (76-jaraĝa) en Heerenveen |
Lingvoj | Urbfrisa dialekto • nederlanda • Esperanto |
Loĝloko | Meidoornlaan |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | lernejestro rezistobatalanto esperantisto instruisto |
Dum la milito kaj la rezulta nazia okupacio de Nederlando Rijpstra kaj sia edzino Wijtske Rijpstra-Keverkamp helpis multajn judojn en ilia batalo por vivi kaj kontraŭ deporto al ŝoahaj koncentrejoj. En la Zaandijka hejmo de la familio Rijpstra, sub la adreso Meidoornlaan 2, kaŝis interalie la jenaj:
Post la milito Rijpstra skribis pri sia agado:
"La rezulto estis, ke 17 judaj samlandanoj kaj ankaŭ kelkaj germanaj judoj bone travivis la vivon."[5]
En 1931 Rijpstra verkis la nederlandlingvan lernolibron Esperanto in achttien lessen, ook voor zelfonderricht (esperante Esperanto en dek ok lecionoj, ankaŭ por meminstruado). Ekde la dua duono de la 1930-aj jaroj Rijpstra kunlaboris arde en la rondoj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Kun Adriaan Kloek li kunredaktis la federaciajn kantarojn Ni Kantu! en 1935 kaj Ni Kantu kaj Deklamu! en 1949.
Rijpstra estis bazlernaja instruisto en Leeuwarden, ĉe kristana bazlernejo. Inter la junaj lernejanoj li havis la frislingvan kromnomon "De Kiep" (La Koko), sed la origino de tio estas perdita. En la klassalono Rijpstra ofte parolis la levardan frisan.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.