Hofstetten ĉe Brienz

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Hofstetten ĉe Brienzmap

Hofstetten ĉe Brienz (prononcu hofŝtetn ĉe brinc; en germana lingvo Hofstetten bei Brienz) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Hofstetten ĉe Brienz
Thumb
Blazono de Hofstetten ĉe Brienz
Blazono de Hofstetten ĉe Brienz
Thumb
Emmen-Vala bieno en la muzeo Ballenberg
Emmen-Vala bieno en la muzeo Ballenberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoInterlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009Interlaken
Koordinatoj 46° 45′ 12″ N  4′ 34″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj569
Areo8,76 km²
Alteco646 m super marnivelo
Poŝtkodo3858
Komunumkodo0580
Thumb
Mapo de Hofstetten ĉe Brienz
Mapo de Hofstetten ĉe Brienz
vdr
Fermi

Geografio

Hofstetten ĉe Brienz situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, oriente de la Lago de Brienz. Al la komunumo apartenas la orienta parto de Ballenberg, kie situas la Svisa subĉiela muzeo de Ballenberg. Krome la komunumo konsistas el la vilaĝo Hofstetten, kaj la setlejoj Talguet (sur alteco de 572 m s.m. en sudo apud la bordo de Aro), Schried (sur alteco de 705 m s.m., nordokcidente de la vilaĝo), Vordey (sur alteco de 670 m s.m. rekte norde de la vilaĝo), Stipfi (sur alteco de 700 m s.m. norde de Vordey), Vorsess (sur alteco de 1145 m s.m.), la alpopaŝtejo Gummen sur alteco de 1479 m s.m., kaj diversaj izolitaj bienoj. Norde de Ballenberg situas sur alteco de 634 m s.m. la lageto Wyssensee.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,76 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 29,5% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hofstetten limas en nordo al Giswil (OW), en nordnordoriento al Lungern (OW), en oriento al Brienzwiler, en sudo al Brienz, kaj en okcidento al Schwanden ĉe Brienz.

Trafiko

Hofstetten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tute en sudo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11 kaj la svisa aŭtovojo A8, al kiu la plej proksimaj alveturejoj situas oriente en Brienzwiler respektive okcidente en Brienz ambaŭ en distanco de proksimume 2 kilometroj de la vilaĝocentro. Al al kantona vojo nur la setlejo Talguet en sudo havas rektan konekton. La ceteraj setlejoj atingeblas pere de flankaj vojoj ek de Brienz aŭ Brienzwiler. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Brienz al Hasliberg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hofstetten ĉe Brienz datiĝas el la jaro 1359 kiel Hofstetten. Dum mezepoko Hofstetten ĉe Brienz apartenis al la Senjorujo Ringgenberg, kiu ĝi pro financaj problemoj donis kiel persona feŭdo al tri vasaloj el inter kiuj troviĝis la kavaliro Henriko de Resti, kiu la lokon donacis en la jaroj 1359 kaj 1372 al la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 la loko de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.