hispana virina populara muzika duopo From Wikipedia, the free encyclopedia
Baccara estas hispana virina populara muzika grupo konsistanta el du membrinoj, Mayte Mateos (la 7-an de marto 1951) kaj María Mendolia (la 4-an de aprilo 1951 - la 11-an de septembro 2021). Ili estis tre sukcesaj ĉefe en la 70-aj jaroj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ilia muziko estas miksaĵo de stiloj disko kaj popo, ili kantas angle kun tipa hispana akĉento. Ili famiĝis ĉefe per komponaĵoj „Yes Sir, I Can Boogie“ kaj „Sorry, I'm A Lady“. En 1978, Baccara reprezentis Luksemburgion ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso kun la kanto "Parlez-vous français?".
Baccara | |
---|---|
Mayte Mateos (maldekstre) kaj Maria Mendiola (dekstre) | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Madrido, Hispanio |
Ĝenroj | Diskoteka muziko Popmuziko, flamenko |
Aktivaj jaroj | 1977 - nuntempo |
Parencaj temoj |
New Baccara, Baccara 2000 |
Retejo | https://www.baccara-oficial.com/ |
Membroj | |
Mayte Mateos | |
Antaŭaj membroj | |
María Mendiola (m. en 2021) | |
La origina grupigo de la duopo disiĝis en 1981. Ekde tiam, ĉiu el la du originaj kantistoj rezultis kun aliaj partneroj sur scenejo.
Maria Mendiola rezultis kun Maryse Perez, sub la nomo 'New Baccara' [1].
Mayte Mateos rezultis kun Cristina Sevilla. Sub la nomo "Baccara" ili partoprenis Melodiefestivalen [2] en Svedio.
Maria Mendiola mortis en Madrido la 11-an de septembro 2021 [3].
Original Baccara
Baccara (Mayte Mateos)
New Baccara (Maria Mendiola)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.