From Wikipedia, the free encyclopedia
La armena mitologio originis el malnovaj hindeŭropaj kaj urartaj tradicioj, iom post iom enmetante ideojn kaj diaĵojn de Mezopotamio, Irano kaj Grekio. Estas signoj, ke la antikvaj armenoj estis komence adorantoj de naturo kaj post iom da tempo venis al adoro de naciaj dioj, multaj adoptitaj de najbaraj kulturoj[1].
La panteono de armenaj dioj formiĝis dum la elmontrado de la pra-armenaj triboj kiuj heredis la esencajn elementojn de paganismo de la prahindoeŭropanoj de la Armena altebenaĵo. Historiistoj distingas signifan hindeŭropan lingvon uzitan de armenaj paganoj kiel sankta. La plej malnova kulto adoris nekalkuleble pli altan potencon nomatan Ara, enkorpigita kiel la suno (Arev); la antikvaj armenoj nomis sin "idoj de la suno". Ankaŭ inter la plej antikvaj tipoj de hindeŭropa devena kulto estas la kultoj de agloj kaj leonoj, kaj de la ĉielo[2].
Kun la tempo, novaj diaĵoj de armenaj kaj ne arjaj originoj aperis. Krome, la supera dio de la armena panteono, Vanatur, poste estis anstataŭigita de Aramazdo. Aramazdo estis la parta formo de Ahura Mazda. Ĉi tiu lasta, tamen, aperis sub la influo de zoroastrismo, sed kun parte konservitaj tradiciaj armenaj trajtoj. Simile, la tradicia armena diino de fekundeco, Nar, estis anstataŭita de Anahit.
Zoroastrismo havis gravan influon sur la armenojn kaj ilian mitologion. Ĝis la malfrua parta periodo, la armenaj landoj sendube aliĝis ĉefe al zoroastrismo[3].
En la helenisma epoko (3-a ĝis 1a jarcentoj a.K.), antikvaj armenaj diaĵoj identigitaj kun la malnovaj grekaj diaĵoj: Aramazdo kun Zeŭso, Anahit kun Artemiso, Vahagn kun Herkulo, Astghik kun Afrodito, Nane kun Atena, Mihr kun Hefesto, Tir kun Apolono[4].
Post la formala adopto de kristanismo en Armenio, novaj mitologiaj bildoj kaj rakontoj naskiĝis kiel malnovaj mitoj kaj kredoj transformitaj. Bibliaj karakteroj transprenis la funkciojn de la arkaikaj dioj kaj spiritoj. Ekzemple, Johano la Baptisto heredis iujn ecojn de Vahagn kaj Tir, kaj la ĉefanĝelo Gabriel tiun de Vahagn.
Bazaj informoj pri armenaj paganaj tradicioj konserviĝis en verkoj de malnovaj grekaj aŭtoroj kiel Platono, Herodoto, Ksenofono kaj Strabono, bizanca erudiciulo Prokopio el Cezareo, kaj ankaŭ mezepokaj armenaj verkistoj kiel Moseo de Ĥoreno, Agathangelos, Jeznik de Kolbo, Sebeos. kaj Anania Ŝirakaci, sen mencii parolajn popolajn tradiciojn.
La panteono de antaŭkristana Armenio ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj. Origine ĝi estis indiĝene armena (el prahindeŭropa origino ) laŭ naturo, sed la panteono estis poste modifita per influoj de anatolia, hurid-urarta, ŝemida, irana kaj greka mitologioj.
Unu ofta ĉeftemo, kiu ampleksis multajn aŭ ĉiujn paganajn armenajn panteonojn, estis la kredo je reganta triado de superaj dioj, kutime konsistanta el ĉefo, kreinto-dio, lia tondra dio-filo kaj patrina diino.
Oni kredas, ke ĉi tiuj dioj estis denaskaj armenaj dioj, adorataj dum la plej fruaj epokoj de armena historio (praarmenaj ). Oni kredas, ke multaj el ili, se ne ĉiuj, devenis de prahindeŭropa religio . Ankaŭ ekzistas verŝajna influo de la indiĝenaj kredoj de la Armena Altebenaĵo.
Dum la ĝusta rilato inter la bronzepoka reĝlando Hajasa-Azi kaj la armenoj estas malcerta, multaj fakuloj kredas, ke ekzistas rilato (komparu Hajasa kun la armenaj endonimoj Hajastan (Armenio) kaj Haj (armeno)). Oni ne multe scias pri la panteono de Hajasa sed kelkaj nomoj pluvivas per hititaj registroj. La triado eble konsistis el U.GUR, INANNA kaj Tarumu[11].
La gedioj de la urarta panteono estis plejparte pruntitaj de hititaj kaj luvaj, huriaj , ŝemidaj, kaj eble armenaj kaj hind-iranaj religioj.
Zaratuŝtraj influoj penetris la armenan kulturon dum la aĥemenida dinastio , kvankam konvertiĝo estis nekompleta kaj sinkretisma, kaj la persoj kaj armenoj neniam ŝajnis identigi unu la alian kiel samreligiuloj malgraŭ tio ke ambaŭ popoloj sin nomis "Mazda-adorantoj."
Ĉi tiuj figuroj estas ĉefe konataj per postkristanaj fontoj, sed eble apartenis al la antaŭkristana mitologio. Multaj ŝajnas esti derivitaj de prahindeŭropaj mitologioj kaj religiaj tradicioj. Oni suspektas, ke Hajko, Ara kaj Aram estis origine diaĵoj, eble el la plej malnova armena panteono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.