Arika Okrent

usona lingvisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Arika Okrent

Arika OKRENT ˈɛɹɪkə ˈoʊkɹɛnt estas usona lingvisto, konata precipe pro sia en la jaro 2009 aperinta libro In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language ("En la lando de inventitaj lingvoj: esperantaj roksteluloj, klingonaj poetoj, loglanaj geamantoj, kaj la frenezaj revemuloj kiuj klopodis konstrui perfektan lingvon"), rezulto de ŝiaj kvin jaroj de esplorado pri la temo de planlingvoj.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Arika Okrent
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1900 (1900-11-30) (124-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ĉikago
Universitato Gallaudet
Okupo
Okupo lingvisto
esperantisto
intervjuito en televida intervjua programo
vdr
Fermi

Junaĝo kaj eduko

Okrent naskiĝis en Ĉikago al gepatroj de pola kaj transilvania deveno kaj estis fascinata per lingvoj ekde infanaĝo, pro kio ŝi poste komencis studi lingvistikon. Ŝi magistriĝis en lingvistiko de la Universitato Gallaudet, kaj doktoriĝis en psikolingvistiko de la Universitato de Ĉikago en 2004. Ŝi regas flue la anglan lingvon, la hungaran lingvon, la usonan signolingvon kaj la klingonan lingvon,[1] kaj bone pasive regas Esperanton.[2][3]

Verkoj

  • Okrent, Arika. (2009) In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language. Spiegel & Grau, p. 352. ISBN 0385527888.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.