From Wikipedia, the free encyclopedia
Aridameriko estas termino stampita en 1988 por aludi al kultura regiono en Ameriko kiu enhavis, antaŭ la koloniigo fare de eŭropanoj, la regionojn nordan kaj centran de Meksiko kaj malgrandajn partojn de la Sudokcidenta Usono.[1] Mezameriko[2] troviĝas sude kaj oriente kaj Oazameriko norde. Tiuj kulturaj regionoj parte koincidas unu kun aliaj. La nordaj limoj de la regiono aridamerika atingas ĝis la paralelo 42°N.
Aridameriko | ||||
---|---|---|---|---|
kultura superareo [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Aridoamerica [+] | ||||
Diference de Mezameriko, Aridameriko havas geografion kaj klimaton sekajn kaj aridajn, kun malmulta ekologia diverseco. Pro akraj vivkondiĉoj, la antaŭkolumbaj popoloj en tiu regiono havis kulturojn kaj modelojn de vivtenado diferencaj disde iliaj mezamerikaj najbaroj. La regiono havas jaran precipitaĵon de nun 120-160 cm. La malabundaj pluvoj nutras sezonajn rojojn kaj membasenajn lagetojn.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.