From Wikipedia, the free encyclopedia
La arekacoj aŭ palmoj[2] (latine Arecaceae, antaŭe Palmae aŭ Palmaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj) kaj la sola familio el la ordo arekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉirkaŭ 70 milionoj da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado preskaŭ 190 genrojn kaj ĉirkaŭ 2530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas areko[2]. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.
Arekacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cocos nucifera | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
areko Areca L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.
La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.
La familia nomo Arecaceae estis publikigita en 1820 fare de Friedrich von Berchtold kaj Jan Svatopluk Presl en O Prirozenosti Rostlin, paĝo 266. La malnova familia nomo Palmae estis publikigita en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 37, .[4][5]
La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[6] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita en Genera Palmarum en la jaro 2008:[7]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (3 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:
Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:
Ĉe ĉirkaŭ 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla saguo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ ekstrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.
Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).
En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.