komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Arch (prononcu Arĥ, en Esperanto ankaŭ Arĥo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ekde la 1-a de januaro Arch estas komunumo de la administra distrikto Seeland.
Arch | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Geografia situo | CH1903: 599543 / 224104 (mapo)47.16797.4326 |
Nombro de loĝantoj | 1560 |
Areo | 6,4 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3296 |
Komunumkodo | 0381 |
Arch situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro inter Soloturno kaj Bielo. La nova rekonilo de la komunumo estas la impresa ŝtalpendoponto de la svisa aŭtovojo A5 trans Aro.
La komunumo konsistas el la kvartaloj, vilaĝoj kaj setlejoj Oberdorf, Unterdorf, Ausserdorf, Aebnit, Breiten, Leimacher-Mätteli, Sibenmatt kaj Berghof.
La komunumo Arch limas en nordo al la urbo Grenchen kaj al Bettlach (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al Leuzigen, en sudo al Buchegg (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Rüti ĉe Büren.
Arch estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 8 de Soloturno tra Arch kaj Büren ĉe Aro al Zollikofen kaj per poŝtaxutolinio de Grenchen al Büren ĉe Aro.
La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 en distanco de malpli ol 1 km de la vilaĝocentro aliflanke de la rivero sur la teritorio de la urbo Grenchen.
La unua dokumenta mencio de Arch datiĝas el la jaro 1236 kiel Archo.
Kiel arkeologiaj trovaĵoj montris, ja en la neolitiko en Arch setlis homoj. Dum romia epoko tra Arch pasis la romia vojo de Petinesca (hodiaŭ Studen) al Salodurum (hodiaŭ Soloturno). Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la senjorujo Strassberg, kiu en la jaro 1388 fariĝis berna posedaĵo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Arch fariĝis komunumo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Büren.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.