komunumo en la departemento Ĵuraso de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbois estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 193 loĝantoj sur areo de 45,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj estas la administra centro de la kantono Arbois.
Arbois | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Jura | ||
Arondismento | Dole | ||
Kantono | Arbois | ||
INSEE kodo | 39013 [+] | ||
Poŝtkodo | 39600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 193 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 5° 46′ O (mapo)46.9027777777785.7738888888889 [+] | ||
Alto | 246 m [+] | ||
Areo | 45,42 km² (4 542 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arbois [+] | |||
Arbois situas en la ĵurasa regioneto Revermont, piede de la unua ĵurasa altebenaĵo, je la elirejo de la sakvalo de les Planches-près-Arbois, el kiu la rivero Cuisance elfontas. Tiu rivero trafluas la urbon.
Kun Salins-les-Bains kaj Poligny, la urbo konsistigas la regionon Revermont. La unuaj deklivoj de tiu ĵurasa altebenaĵo estas dediĉitaj al vinberujoj, dum la arbaro kovras la supraĵojn de la altebenaĵo kaj ties ombroflankajn deklivojn.
En Arbois, la pejzaĝo estas tipa de Revermont : en ebenaĵoj plejofte troviĝas grenkulturoj en mezgrandaj terpecoj ; malsupre de le montetflankoj estas ĉefe herbejoj, por laktobovinoj, kiujn estas ĉirkaŭitajn de malaltaj heĝoj, sed troviĝas ankaŭ iaspecaj de tipaj vinberujoj. En la cetero de la montetflankoj ankaŭ estas terpecoj vinberaj kun, laŭloke, disaj herbejoj. La supro de la montetflankoj kaj de la altebenaĵoj estas arbarkovrita.
Aŭtomobile, la urbo situas ĉirkaue 40 minutojn el Dole (35 km), Besançon (48 km) kaj Lons le Saunier (38 km).
Post 10-minuta veturado troviĝas la TGV-stacidomo de Mouchard, sur la fervoja linio inter Parizo kaj Svisio. Estas do bezonate ĉirkaŭ 1 horo kaj duono por Ĝenevo kaj unu 1 horo 45 por Liono. Stacidomo staras en la urbo mem.
La flughaveno, kies kodo OACI estas LFGD, havas nur unu avian dromon kaj estas limigita en sia uzebleco.
La klimato de Arbois estas milde kontinenta, malvarma vintre kun malmulte da neĝo, varma somere. La precipitaĵo jare averaĝas ĉirkaŭ 1250 mm[1]. Do la klimato pli malpli sekas, kaj bone taŭgas por vinberujoj. La riveroj Loue kaj Doubs fluas sufiĉe malproksime, do la vintraj nebel-tavoloj maloftas. La rivereto Cuisance ne kapablas krei dikajn nebeltavolojn.
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3 960 | 4 209 | 4 089 | 3 998 | 3 900 | 3 698 | 3 509 | 3 487 | 3 471 |
En 2009, la personoj kiuj aĝas pli ol 60 jaroj estas 29% en Franĉkonteo, sed en Arbois ili estas 83% !
Historio de la urbo ne estas bone konata, ne eblas datiĝi la kreado de la urbo. Sed ĝiaj vinoj jam estis konataj dum la Romia Imperio.
Ĝis 1260 Arbois nur estis villo aŭ senfortikaĵa urbeto. De 1260 ĝis 1270, fortikaĵoj estis konstruitaj.
En 1674, post la konkero de Franĉkonteo far de Ludoviko la 14-a Arbois ne plu estis fortikita urbo.
La grundo de Arbois fruktodonas kelkaj el la plej elstaraj vinoj de Ĵuraso, interalie la flava vino kaj la pajla vino. En 1285, la grafo de Chiny en Belgio gastigis siajn gastojn per vino de Arbois, tion rakontis la nord-franca trubadoro Jacques Bretel en la kanto verkita de li turniro de Chauvency, kiu okazis en Chauvency-le-Château. Alia malnova kanzono nomita en la franca "le Tourdion", elvokas ankaŭ la vinon de Arbois. Jacques Brel (en "Pour mon dernier repas", esperante "por mia lasta manĝo") kaj Hubert-Félix Thiéfaine (en "la Cancoilotte", franĉ-kontea manĝ-specialĵo el fromaĝo) elvokas ankaŭ vinon de Arbois. Sur la surskribetoj de kelkaj boteloj oni povas legi : " la vino de Arbois, ju pli oni trinkas, des pli oni rekteniras".
Arbois produktas ankaŭ lakton el kelkaj bovinbredejoj por fari fromaĝojn Comté kaj Morbier, estas fromaĝ-fabriko en la urbo mem.
En Arbois troviĝas ne nur vin-industrio. Estas ankaŭ : Bost-Garnache Industrie ( grupo Stanley/Facom kiu fabrikas ŝraŭbilojn, SIOBRA kiu fabrikas muldilojn el zinko, kaj CIFC kiu fabrikas industriajn ĉarpentaĵojn el ligno.
Arbois estas urbeto en kampara medio. Ĝi prezentas riĉplenan heredaĵon. Pluraj monumentoj kaj muzeoj viziteblas en la urbo :
En la ĉirkaŭaj vilaĝoj oni povas viziti ankaŭ :
Junie 2007 Jura-Esperanto organizis en la MJC (Domo de la junuloj kaj kulturo) unutagan staĝon de esperanto, al kiu partoprenis pli ol 35 homoj el pluraj najbaraj regionoj. Kaj en la sama loko Jura-Esperanto zorgis pri kursoj de esperanto dum la jaro 2008-2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.