Grizbruna lupovulpo aŭ Arbara lupovulpo (Pseudalopex vetulus aŭ Lycalopex vetulus) estas neotropisa ĉiomanĝanta kanisedo. La Arbara lupovulpo loĝas en arbaroj de la ekoregionoj Cerado kaj Kaatingo kaj ankaŭ en malfermitaj kampoj en la centra kaj sudorienta partoj de brazila teritorio. Pro la simileco inter tiu specio kaj la Pampa lupovulpo (Pseudalopex gymnocercus), ambaŭ estas facile konfuzeblaj. La du specioj alpartenas al la sama genro Pseudalopex (aŭ sinonime Lycalopex). La Arbara lupovulpo havas grizan kaj brunan felon kaj en ilia vosto estas nigraj makuletoj. Iliaj kruroj kaj la malsupra mentona parto estas bruna aŭ flava. Ĝi manĝas etajn birdojn kaj ronĝulojn kaj kelkfoje nevertebrulojn precipe termitojn. Ĝi vivas proksimume 13 jaroj. Ĉar tiu specio atakas proksimajn kokinejojn ĝi estas ofte ĉasita de farmistoj.
Grizbruna lupovulpo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lycalopex vetulus (Lund, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.