Remove ads
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Mureș, 547 km nord-okcidente de Bukareŝto. En 1910 ĝi havis 63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 145 078 loĝantoj sur areo de 116,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 245 loĝantoj/km².
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por urbo en Israelo rigardu la paĝon Arad (Israelo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arad (apartigilo). |
Arad | |||||
---|---|---|---|---|---|
Municipo | |||||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Arad | ||||
Iama hungara departemento | Arad | ||||
Situo | 46° 11′ N, 21° 18′ O (mapo)46.17666666666721.301111111111 | ||||
| |||||
Alto super maro | 89 m | ||||
Poŝtkodo | 310... | ||||
Loĝantaro | 145 078 (2021) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 9271 (mun. 9262) | ||||
En 1945 estis alligita al ĝi Aradu Nou, sude de rivero Mureș.
Ĝia unua skriba mencio estis en 1131. Fortikaĵo konstruiĝis en 1783. En 1834 Arad iĝis libera reĝa urbo. Ĝis la Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (departemento Arad). Post 1920 oni alligis al ĝi Micălaca, Sânnicolau Mic kaj en 1945 Aradu Nou. La 7-an, 8-an kaj 10-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. Je la 6-a de oktobro 1849 tie estis ekzekutitaj 13 ĉefoficiroj de la hungara liberecbatalo en 1848–1849 (la 13 martiroj de Arad).
La dua hungara Esperanto-kongreso okazis en 1913 en Arad.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.